El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Chongqing de Ĉinio: montara stacieto kun 6 fervojistoj

| 2020-08-06
Bookmark and Share

MAIN202007271029000258245518326.jpg


La stacio Changhebian situas en Youting-urbeto de Dazu-regiono en Chongqing-urbo, sudokcidenta Ĉinio. Ĝi estas starigita en 1952 kun la naskiĝo de la Chengdu-Chongqing-a Fervojo, la unua fervojo de la nova Ĉinio, kaj nun ĝi estas 68-jara.


MAIN202007271029000219716122418.jpg


Ĝis nun, neniu ŝoseo etendiĝas al la stacio Changhebian “konata” pro izoliteco. La fervojistoj de la stacio devas permane aǔ surŝultre porti aĉetitajn vivbezonaĵojn kaj objektojn por oficeja uzo.


En 2011 Tang Quan ekservis kiel vicestro de la stacio. Parolante pri sia sinanonco al la stacio, li diris, ke li piediris preskaǔ duonhoron kaj vidis nur kelkajn domojn sur ĉirkaǔaj montoj; transirinte monton, li vidis la stacion inkrustitan en la fervojo kaj ĉirkaŭitan de montoj, kvazaǔ insuleto en vasta maro. Sed, malgraǔ la izoliteco, tie laboras fervojistoj.


MAIN202007271029000243070751874.JPG


En 2016 Tang Quan fariĝis estro de la stacio. Nun en la stacio laboras 6 fervojistoj, kiuj alterne laboras en 4 laborperiodoj. En ordinara tago nur unu homo deĵoras, dum specialaj tempoj kiel inunda sezono, Tang Quan kaj vicestro restas en la stacio.


Chongqing en julio kutime varmegas kun forta suno. Sed, ĉi-jare pluvoj estas pli oftaj en suda Ĉinio kaj la stacio vizaĝas al pli granda premo el inundo ol antaŭe.


Kiel estro, Tang Quan devas konsideri multajn aferojn en inunda sezono. Pro forta pluvo kaj longedaǔra pluvado li kaj kuiristo devas aranĝi taŭgajn manĝaĵojn por la fervojistoj: malmulte da manĝaĵoj ne sufiĉas, tamen se estas tro da manĝaĵoj, ili facile malboniĝas en somero. Krom tio, li devas atentigi fervojistojn esti zorgemaj survoje al la stacio aǔ al loĝejo.


Post ĉiu pluvego, por certigi la sekurecon de la fervojo, Tang Quan eniras en monton por kontroli ĉu ŝoviĝis tero ĉirkaŭ la fervojo. Se jes, li tuj kontaktas rilatajn sekciojn por riparado.


Fervojistoj en la eta stacio estas ordinaraj kaj grandaj. Ili silente kontribuas por certigi glatan funkciadon de fervojo kaj sekurecon de la stacio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments