【E-radio】Ĉina sondilo sendita al Marso fotis la Teron kaj la Lunon el la spaco

| 2020-08-06
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:


– Infektopovo de nova koronviruso ne diferencas en malsamaj sezonoj

– Ĉina sondilo sendita al Marso fotis la Teron kaj la Lunon el la spaco

– Inaŭgurita tridimensia virtuala biblioteko en Ĉinio

– Ŝanhaja Internacia Filmfestivalo unuafoje lanĉis subĉielajn kinejojn


La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!


– Infektopovo de nova koronviruso ne diferencas en malsamaj sezonoj


La 28an de julio, Margaret Harris, proparolanto de Monda Organizo pri Sano, klarigis en Ĝenevo, keklarigis, ke iuj opinias, ke eble en somero la novkoronviruso propagiĝas malrapide, sed faktoj montras, ke sezono ne ŝanĝas ĝian infektopovon, sekve ni devas daŭrigi nian klopodadon kontraŭ KOVIM-19.


–Ĉina sondilo sendita al Marso fotis la Teron kaj la Lunon el la spaco 


La 27an de julio la marsa sondilo Tianwen-1, je ĉirkaŭ 1,2 milionoj da kilometroj for de la Tero, sendis foton de la Tero kaj la Luno. En la nigr-blanka foto la Tero kaj la Luno rigardas unu la alian en la vasta universo. La sondilo jam forlasis la sferon de tera gravito kaj nun estas en interplaneda transiga orbito. La 27an de julio la marsa sondilo Tianwen-1, je ĉirkaŭ 1,2 milionoj da kilometroj for de la Tero, sendis foton de la Tero kaj la Luno. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), ĉina prezidanto Xi Jinping klarigas, ke Ĉinio volontas kontribui por la scienca kaj teknika disvolvo de la tuta mondo, kaj kuraĝigas sciencistojn partopreni en internaciaj kunlaboroj. La Zono kaj Vojo mem devas esti iniciato por scienca novigo kaj kunlaboro inter siaj membroj.


– Inaŭgurita tridimensia virtuala biblioteko en Ĉinio


La 24-an de julio estis inaŭgurita la tri-dimensia "Ĉina Internacia Virtuala Biblioteko" lanĉita de Ĉina Internacia Eldona Grupo kaj konstruita de Ĉina Internacia Librokomerca Korporacio. La biblioteko jam allogis konatajn eldonejojn el 24 landoj kaj regionoj kaj entenas 160 mil librojn en pli ol 20 lingvoj.


– Ŝanhaja Internacia Filmofestivalo unuafoje lanĉis subĉielajn kinejojn


La 25-an de julio, estis malfermita la 23-a Ŝanhaja Internacia Filmofestivalo, kiu ĉijare havas subĉielajn kinejojn en 7 komercaj distriktoj kaj pli ol 30 komunumoj tra la urbo. Surbaze de la deklaroj de ĉina prezidanto Xi Jinping pri pli bona vivo por la tuta popolo, fokusante interalie en kultura progreso de ĉina socio, oni rajtas konkludi, ke kinarto plu populariĝos en Ĉinio.


Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments