El Popola Ĉinio>头条新闻>

MOS: Tri el ses vakcinoj en klinika provo venas de Ĉinio

| 2020-08-07
Bookmark and Share


La 6-an de aŭgusto Michael Ryan, ĉefo de la Programo pri San-krizoj en MOS, diris, ke 165 vakcinoj estas provataj. Inter ili 26 vakcinoj estas en klinika provado kaj 3 el 6 en la tria fazo de klinika provado venas de Ĉinio. Estas nekredeble, ke oni akiris tiajn rezultojn en tiom mallonga periodo. La sekva paŝo estas certigi la sekurecon kaj efikecon. En la tria fazo oni komencos grandskalajn testojn. MOS esperas, ke pliaj vakcinoj baldaŭ eniros en la trian fazon de klinika provado.


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments