El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Li forlasis oficejon por planti akvomelonojn

| 2020-08-10
Bookmark and Share


Zhou Ya, nun 29-jara, el la vilaĝo Gongmi, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Zunyi en la provinco Guizhou, havis stabilan laboron kaj komfortan vivon en la urbo Beihai de la provinco Guangxi, enspezante pli ol 10 000 juanojn monate. Sed li ne estis kontenta, kaj decidis forlasi sian laboron por reveni al sia hejmurbo kaj kreskigi akvomelonojn en la regiono. Agrikultura laboro estas ne nur peza kaj iom teda, sed ankaŭ kariero "de la pasinteco" por la pli junaj generacioj - sed lia sinteno estas tute mala. "Mi rigardis tion kiel ŝanco akiri novajn kapablojn, inkluzive de disciplino, kaj samtempe mi kontribuas al la socio", li diskonigis en intervjuo.


Post longaj horoj de trejnado kaj studado, li povis alporti diversajn altkvalitajn akvomelojn el ekster sia provinco, kaj samtempe plibonigi teknikon pri plantado por kreskigi akvomelonojn en forcejo. Tiel li altigis sian enspezon kaj kvaliton de la akvomelonoj, kaj plenigis la interspacon inter la printempa kaj aŭtuna sezonoj per daŭra produktado. Lia Akvomelona kampo kreskis de 10 muoj en la unua jaro al la nunaj120 muoj.


Komence, Zhou Ya timis, ke liaj akvomelonoj, ne disvendiĝus, pro tio li komenci vendi ilin malgrandkvante, sed lia produkto populariĝis kaj rapide fariĝis profita negoco. Lia ĉi-jara produktado enspezigos al li preskaŭ unu miliono da juanoj! Kaj tamen, malgraŭ tiom impresa financa rezulto por junulo je lia aĝo, li ne sentis sin kontenta.


Instigita de sia pasio pri problemsolvado, li komencis priesplori manierojn por aŭtomatigi la rikoltadon de siaj akvomelonoj por forigi ilin el sur la dorsoj de homoj. "Estas tre malfacile trovi homojn, kiuj emas labori pri tio nuntempe", li diris. "Tio estas vere laciga fizika laboro."


Lia vizio estas transformi sian akvomelon-kulturan bazon en modernan agrikulturan reton, kiu postulos malpli da intensa homa laboro per alta grado da aŭtomataj taskoj por plibonigi efikecon, tamen konservante la altan kvaliton, pro kiu lia produkto estas konata kaj ŝatata.









Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments