El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Fujian de Ĉinio: 200-jara antikva domo malfermiĝos al la publiko

| 2020-08-10
Bookmark and Share





Antikva domo Honglincuo situas en Xinhu-vilaĝo de Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio. Ĝi estas ekkonstruita en 1795 kaj finkonstruita post 28 jaroj. La domo kun pli-ol-200-jara historio estas unu el la plej bone konservataj antikvaj loĝdomoj en la lando.








La domo vizaĝas al oriento, okupas terareon de preskaǔ 20 mil kvadrataj metroj kaj estas konstruita el lignoj kaj premita tero. Ĝi havas 35 halojn, 666 ĉambrojn, 25 florkultivejojn, 30 kortetojn kaj 4 putojn. Birdrigarde al la domo, videblas blankaj muroj kaj nigraj tegoloj, kaj en la domo estas serpentemaj vojetoj kaj gravuritaj kaj pentritaj traboj kaj kolonoj... La konstruaĵo kaj ĝiaj ornamaĵoj havas historian valoron.








En 2016, inundo kaǔzita de grandega tajfuno detruis la antikvan domon. Loka registaro kaj diversaj rondoj tuj donis monhelpon por ĝin restaǔri. La restaǔrado laǔeble reaperigis ĝian originan aspekton. Fine de decembro 2019, la restaǔrado finiĝis, kaj la domo estos malfermita al la publiko en la fino de 2020. Ĝi estas mikrokosmo de lokaj kulturaj heredaĵoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments