El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Nemateria kultura heredaĵo en Ĉinio: botelkukurbo povas rakonti folkloron

| 2020-08-14
Bookmark and Share

55-jara Hou Jingwei el Siping-urbo de Jilin-provinco, nordorienta Ĉinio, eklernis gravuradon kaj brulmarkadon en sia infaneco. Post multjara klopodado, li kunigis la artojn de reliefo kaj brulmarko, kaj per polurado, gravurado, brulmarkado kaj kolorigado, li faras pentradon sur botelkukurbo por montri tradician kulturon kaj folklorajn rakontojn.






En 2020, Hou Jingwei fariĝis reprezenta heredanto de la nemateria kultura heredaĵo nome gravurado kaj pentrado sur botelkukurbo de la familio Hou. Li diris: "Mi esperas ke pli da homoj partoprenos en daŭrigo de tiu ĉi arto por ke botelkukurboj 'rakontu' pli da popolaj historioj."






Botelkukurbo estas unu el la plej antikvaj plantoj en la mondo. Ĉinaj arkeologoj trovis en la ruino Hemudu de Yuyao, Zhejiang-provinco, sudorienta Ĉinio, botelkukurbojn kaj iliajn semojn antaŭ 7 000 jaroj. Tio estas la plej frua trovo pri tiu ĉi planto. Botelkukurbo estas ankaǔ signifoplena en la ĉina folkloro. Ĝi estas unu el la plej originaj maskotoj por la ĉina nacio kaj ofte estas pendigita ĉe pordo por forigi malbonaĵon kaj alvenigi trezoron.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments