El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Reta vizito al vivmedio de grandaj pandoj!

| 2020-08-17
Bookmark and Share

La reta ekspozicio Mirinda Esploro - Vojaĝo al la Loĝado de Grandaj Pandoj en Sichuan, kunsponsorita de Ĉina Kultura Centro en Sidnejo, Ĉina Turisma Oficejo en Sidnejo kaj la Departemento pri Kulturo kaj Turismo de Sichuan-provinco, estis lanĉita en la 5-a de aŭgusto. Granda pando, simbolo de amikeco, estas "mesaĝisto de amikeco" kaj "mesaĝisto de paco". Ĉi tiuj fluaj kreitaĵoj estas amataj de homoj tra la tuta mondo. Sichuan-provinco, situanta en sudokcidenta Ĉinio, estas unu el la hejmlokoj de grandaj pandoj. Ĝi havas sep naturrezervejojn kaj naŭ pitoreskejojn, kiuj kune havas areon de 9,245 kvadrataj kilometroj.


La reta ekspozicio alprenas naturrezervejon kaj bredejon de grandaj pandoj kiel du vojaĝ-itinerojn. Per fotoj, interagaj mapoj, animacioj, vlogoj kaj filmetoj, spektantoj povas ĝui la ĉarmajn ĉinajn grandajn pandojn kaj ankaŭ la Mondajn Heredaĵojn kiel Qingcheng-Monto, Jiuzhaigou kaj la giganta Budho en Leshan. La ekspozicio estas vizitebla per sociaj retoj kiel WeChat, Facebook, Twitter kaj YouTube-kanaloj de Ĉina Kultur-Centro en Sidnejo kaj la ĉina turisma oficejo en Sidnejo.
















Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: MicroMart

Fotoj: Chinaculture.org





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments