El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua patento de vakcino kontraŭ KOVIM-19 aprobita en Ĉinio

| 2020-08-17
Bookmark and Share


Laŭ informo el la Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto de Ĉinio, estas aprobita la peto pri patento de la vakcino Ad5-nCoV kontraŭ KOVIM-19 kune prezentita de grupo gvidata de Chen Wei, membro pri medicina esploro de Akademio de Militaj Sciencoj de Ĉinio, kaj ĉina kompanio CanSino Biologics. Tio estas la unua patento de vakcino kontraŭ KOVIM-19 en Ĉinio.


Laŭraporte, la peto estis prezentita en la 18-a de marto ĉi-jare kaj aprobita en la 11-a de aŭgusto. La vakcino povas esti rapide kaj facile pretigebla kaj amasproduktita. Laŭ antaŭaj raportoj, la vakcino trapasis klinikan provadon de la unua kaj la dua fazoj en la mondo, kaj ĝiaj sekureco kaj imunigo jam estas pruvitaj. Nun progresas laŭorde ĝia triafaza klinika provado. 


La medicina gazeto La Lanceto raportis, ke en la mondo estas ĉirkaŭ 250 kandidataj vakcinoj, inter kiuj almenaŭ 17 estas en klinika provado. 


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments