El Popola Ĉinio>Amuza Vivo>Turismo>

Fujian de Ĉinio: Konata turismejo iam estis malriĉa vilaĝo

| 2020-08-18
Bookmark and Share

1126364002_15973070787541n.jpg


Chenqiao-vilaĝo situas sur pinto de krutaĵoj en Zhouning-gubernio, Fujian-provinco, sudorienta Ĉinio, kaj ĝi estas konata kiel bona somerumejo. En somero, turistoj venas al la loko por viziti, tendumi kaj promeni. Sed en la pasinteco, la vilaĝo estis tute alia: pro la situo ĉirkaŭata de montaro, mankis al la vilaĝo kulturebla tero kaj akvo, kaj vojaĝo kaj vivo de vilaĝanoj estis tre malfacilaj. En la 1990-aj jaroj, vilaĝanoj komencis iri al aliaj lokoj por serĉi vivtenajn rimedojn. En 2005, en tiu iama milhoma vilaĝo restis nur pli ol 30 maljunuloj.






En 2009, kelkaj vilaĝanoj, kiuj komercas en Ŝanhajo, revenis al la vilaĝo. Kun aliaj samvilaĝanoj, ili komencis savi la antikvan vilaĝon kaj prosperigi sian hejmlokon. Ili starigis turisman kompanion, riparis antikvajn domojn kaj plilarĝigis vojojn por vigligi turismon. Pli kaj pli da turistoj vizitis la vilaĝon kaj dank' al tio la vilaĝo iom post iom fariĝis konata de homoj.






Post dek jaroj, la iama "senhoma" malriĉejo fariĝis konata turismejo. Pli ol 200 vilaĝanoj revenis al sia hejmloko por entreprenado kaj multaj vilaĝanoj povas sin vivteni per turisma servado ĉe sia hejmo. En septembro de 2019, Zhouning-gubernio kaptis la ŝancon de regiona turismado, konstruis bonkvalitan ŝoseon al Chenqiao-vilaĝo kaj prosperigis turismon en ĉirkaŭaj antikvaj vilaĝoj.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments