El Popola Ĉinio>头条新闻>

Laborantoj de ĉina ĝenerala konsulejo en Houston revenis al Ĉinio

| 2020-08-18
Bookmark and Share

1126378878_15976738071801n.jpg


Vespere de la 17-a de aǔgusto, per ĉartita aviadilo, ĉiuj laborantoj de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston atingis Pekinon. En la flughaveno de Pekino, la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio okazigis mallongan ceremonion por ilin bonvenigi. Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis en la ceremonio kaj parolis.


1126378922_15976778931641n.jpg


Wang Yi diris, ke vizaĝe al la subita ago de Usono fermi la ĉinan ĝeneralan konsulejon en Houston, kio malobservas la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, en malfacilega kaj eĉ danĝera cirkonstanco, la laborantoj de la konsulejo ne timiĝis, nek panikiĝis, sed firme konservis la kernajn interesojn de la patrujo, ŝtatan kaj nacian dignon kaj laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉina organizo eksterlande. Tio montras, ke la konsulejo estas eminenta kolektivo firma, solidareca kaj forta, kaj ĉiu laboranto estas diplomatia batalanto volfirma, kuraĝa, kunideala kaj respondeca.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments