El Popola Ĉinio>头条新闻>

BBC: Ĉinio eble estos la nura ekonomia ento kun kreskado ĉi-jare

| 2020-08-20
Bookmark and Share

Laǔ artikolo publikigita de BBC en la 17-a de aǔgusto, lasta enketo montras, ke 90% da mondaj firmaoj konsideras Ĉinion kiel unu el tri ĉefaj cellokoj por aĉetado, kio prezentas ke Ĉinio ludas tre gravan rolon en la tutmonda proviz-ĉeno, kaj la lando eble estos la nura ekonomia ento kun kreskado ĉi-jare.



La artikolo klarigas, ke la epidemio de KOVIM-19 forte influas la mondan komercadon kaj samtempe sonorigis alarmon. Ĝi funkcias kiel leciono al la firmaoj: estas tre malprofite ĉiam dependi de unu lando. Tamen laǔ la lasta enketo farita de la proviz-ĉena administra kompanio QIMA, kvankam daǔre streĉiĝas la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj propagiĝas la epidemio, kreskas la dependeco de tutmondaj firmaoj, inkluzive de la usonaj, al ĉina merkato. 87% da enketitaj firmaoj diris, ke ili diversigas kanalojn de provizantoj, sed Ĉinio restas kiel unu el la tri ĉefaj cellokoj por aĉetado. La enketo atestas tion, ke Ĉinio ludas ege gravan rolon en la tutmonda proviz-ĉeno kaj havas profundan influon sur la monda komerco.


La artikolo prezentas, ke Ĉinio iom post iom transformiĝas de monda provizanto al la monde plej grava konsumanto, kaj la lando eble estos la nura ekonomia ento kun kreskado ĉi-jare. En la pasintaj kelkdekaj jaroj, Ĉinio difinis la mondan komercon, kiu ne ŝanĝiĝos en mallonga tempo.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments