El Popola Ĉinio>头条新闻>

KOVIM-19 estas kontaĝa dum inkubacio

| 2020-08-24
Bookmark and Share


La 19an de aŭgusto la ĝenerala oficejo sub la Ŝtata Komisiono de Sano de Ĉinio kaj la oficejo sub la Ŝtata Administracio de Tradicia Ĉina Medicino publikigis la Planon pri Diagnozo kaj Kuracado de KOVIM-19 (la oka prov-eldono).


Laŭ la plano, la inkubacio de KOVIM-19 (de infektiĝo de viruso ĝis ekapero de simptomoj) ĝenerale daŭras 3-7 tagojn por plej multaj homoj, kaj 14 tagojn por iuj. Dum tiu periodo la pacientoj povas infekti aliajn.


Kvin tagojn post ekapero de simptomoj, transmisio de la malsano estas alta.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments