El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĝenerala direktoro de MOS: 172 landoj kaj regionoj jam partoprenis en la plano COVAX

| 2020-08-25
Bookmark and Share

La 24-an de aǔgusto, Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS), diris en gazetara konferenco, ke ĝis nun jam 172 landoj kaj regionoj partoprenis en la plano COVAX, sub la gvido de MOS, kiu celas liveri al la tuta mondo du miliardojn da dozoj da vakcinoj sekuraj kaj efikaj kontraǔ la nova koronviruso antaǔ la fino de 2021. Li diris, ke nun sume 9 vakcinoj estas subtenataj de la plano, kaj MOS daǔre faras pritaksadon kaj optimumigon de tiuj vakcinoj por estigi la plej taǔgan kunmeton de tiuj produktoj. Aliaj 9 vakcinoj estas en longperioda pritaksado.


Kompare kun klopodoj por kunlabore esplori kaj ellabori vakcinojn, la tutmonda konkurado por akiri vakcinojn eble kaǔzos abruptan altiĝon de vakcina prezo. Tedros diris, ke la plano inkludas komunan aĉetadon kaj dividon de riskoj. En la estonteco, ĉiu lando, kiu partoprenis en la plano, povos ĝustatempe ricevi vakcinojn, kies sekureco kaj efikeco estas pruvitaj.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments