【E-radio】 La unua patento pri vakcino kontraŭ KOVIM-19 estis aprobita en Ĉinio

| 2020-08-26
Bookmark and Share


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Funkciuloj de ĉina ĝenerala konsulejo en Houston revenis al Ĉinio

– Google kreis novan servon pri tertrem-averto per poŝtelefono

– La Programo "Lasu neniun spuron" estas provata en arbarparkoj de Pekino

– La unua patento pri vakcino kontraŭ KOVIM-19 estis aprobita en Ĉinio

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Funkciuloj de ĉina ĝenerala konsulejo en Houston revenis al Ĉinio

 

Vespere de la 17-a de aǔgusto, per ĉartita aviadilo, ĉiuj laborantoj de la ĉina ĝenerala konsulejo en Houston atingis Pekinon, kie la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de Ĉinio okazigis mallongan ceremonion por ilin bonvenigi. Wang Yi, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj, ĉeestis en la ceremonio kaj parolis.

 

– Google kreis novan servon pri tertrem-averto per poŝtelefono

 

Google anoncis novan servon por poŝtelefonoj kun la operaciumo Androjdo. Kiam okazos tertremo kun magnitudo de pli ol 4,5, uzantoj en tiu regiono ricevos plenekranan averton kun indiko, ke ili kuŝu surtere kaj serĉu sekuran lokon. Ekrano de poŝtelefono ankaŭ montros la taksitan magnitudon kaj la distancon inter la epicentro kaj la uzanto. Laŭplane, tiu servo estos inaŭgurita venontjare.

 

– La Programo "Lasu neniun spuron" estas provata en arbarparkoj de Pekino

 

"Lasu neniun spuron" estas agado, kiu celas atentigi homojn pri konservado kaj protektado de la natura medio. Antaŭtagmeze de la 15a de aŭgusto preskaŭ ĉiu vizitanto en la arbarparko Xishan de Pekino ricevis degenerigeblan plastan sakon. Post kolekto de sufiĉaj rubaĵoj dum vizito en la parko kaj transdono de ili al funkciulo ĉe la elirejo, vizitantoj ricevis kiel premio enirbileton por viziti la parkon.

 

– La unua patento pri vakcino kontraŭ KOVIM-19 estis aprobita en Ĉinio

 

Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto de Ĉinio aprobis la unuan peton pri patento de vakcino kontraŭ KOVIM-19, prezentita de la esploristo Chen Wei. Tio estas la unua patento pri vakcino kontraŭ KOVIM-19 en Ĉinio. En sia libro Regado de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping atentigas pri la neceso doni prioritaton al homa sano kaj plibonigi administradon de vakcinoj kaj kuraciloj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments