El Popola Ĉinio>头条新闻>

Qixi-festo akcelas revigliĝon de sociaj agadoj

| 2020-08-27
Bookmark and Share


Qixi-Festo (la 25a de aŭgusto ĉi-jare) estas la unua romantika festo ĉi-jare kun malmultaj limigoj. Geamantoj vespermanĝis en restoracioj. Butikoj donis rabatojn al paroj. En parkoj de pluraj urboj oni aranĝis amuzajn programerojn por vesperaj vizitantoj. Kinejoj estis remalfermitaj antaŭ kelkaj semajnoj, kaj iliaj enspezoj tiunokte kalkuliĝis al 520 milionoj da juanoj (= 75 milionoj da usonaj dolaroj), taga rekordo post refunkciado.



Tiutage estis longaj vicoj antaŭ agentejoj por geedzeca registriĝo. Multaj homoj kredas, ke tiu tago alportas bonŝancon. Nova geedza paro en Pekino diris: "2020 estas speciala jaro. Ni decidis geedziĝi ĉi-jare kaj akiri la geedziĝ-atestilon en Qixi-Festo. Ĉiu batalas kontraŭ la pandemio. Malgraŭ ĉiu ajn malfacilo, ni scias, ke ni povas venki en la fino." Alia paro diris: "Pro la pandemio ni pliamas unu la alian."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments