El Popola Ĉinio>头条新闻>

Apoj por mendo rekomendas ŝpari manĝaĵojn

| 2020-09-01
Bookmark and Share


La 12an de aŭgusto, la apo por mendi manĝaĵojn Meituan kaj kelkaj organizoj, inkluzive de la Ĉina Ĝenerala Ĉambro pri Komerco kaj Ĉina Kuirista Asocio, publikigis proponon, alvokante restoraciojn ŝpari manĝaĵojn kaj instigi siajn klientojn adopti novajn manĝkutimojn.


La propono klarigas: "Restoracioj devas novigi rimedojn por reklamado per sociaj retoj kaj rekta dissendo por akceli manĝaĵo-ŝparadon." 


Meituan rekomendis, ke la restoracioj gvidu siajn klientojn, informu ilin pri gusto kaj kvanto de manĝaĵoj por ke ili mendu laŭbezone.


Restoraciaj asocioj en pli ol 18 provincoj aliĝis al la agado por ŝpari manĝaĵojn. Ĉina Kuirista Asocio anoncis, ke ĝi kunlaboras kun la manĝaĵ-menda apo Eleme de la grupo Alibaba kaj lanĉis duon-porcian planon, celante kuraĝigi restoraciojn liveri al klientoj pli da elektoj.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments