El Popola Ĉinio>头条新闻>

Universala testado pri KOVIM-19 en Hongkongo

| 2020-09-03
Bookmark and Share


La 1-a de septembro estis la unua tago de efektivigo de universala testado pri KOVIM-19 en Hongkongo. La testado estas ĝenerale laŭdata de civitanoj. Ĝis la 17-a horo tiutage, ĉirkaŭ 650 mil homoj registriĝis perinterrete. La testado ricevis subtenon de la centra registaro, kiu sendis help-teamon de la landinterno al Hongkongo por fari grandskalan nukleacidan testadon. Nuntempe pli ol 220 teamanoj laboras en Hongkongo.



La kolektitaj testoprovaĵoj estas senditaj al la provizora laboratorio, kiu povas plenumi almenaŭ 300 mil testojn ĉiutage, sufiĉe por kontentigi la lokan postulon. Se la testrezulto estas negativa, la testito ricevos sciigon per poŝtelefona mesaĝo; se la testrezulto estas pozitiva, la Departemento pri Sano de la loka registaro telefonos al la testito kaj aranĝos lian/ŝian enhospitaliĝon laŭeble plej rapide. Civitanoj diris: "Kompreneble ni devas partopreni la testadon. Ju pli granda nombro da partoprenantoj, des pli multaj infektitoj estos trovitaj. Tio utilas por epidemiaj regado kaj preventado. Testado estas necesa ne nur por ni mem, sed ankaŭ por aliaj."


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments