El Popola Ĉinio>头条新闻>

Bangladeŝa klerulo: Registaraj kunlaboro de altteknikoj profitigas landojn

| 2020-09-08
Bookmark and Share


Azam estas bangladeŝa vicprofesoro, kiu ĵus finis studon pri biotekniko en la Ĉina Agrikultura Universitato. Pro la pandemio de KOVIM-19 li portempe ne povas reveni al sia lando kaj ĉeestis la trian Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Disvolviĝo de Komerco de Servoj sub la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. Fininte ĉeeston de la forumo kaj en la ekspoziciejo de la foiro, li akceptis la intervjuon de El Popola Ĉinio.


La foiro havas malsamajn vidpunktojn kaj fakojn, kaj ĉiu el la fakoj (eĉ manĝaĵoj) estas alt-teknikaj. La foiro devas atingi la tutmondan komunumon, por ke homoj helpu unuj la aliajn kaj plibonigu ilian vivon kaj akcelu ekonomian disvolvadon.


Mi vizitis malsamajn budojn en la foiro. La foiro aspektas tre interesa. Estas multaj teknikoj kaj aparatoj de artefarita inteligenteco (AI). Ili riĉigas miajn sciojn pri alta teknologio en Ĉinio. Mi trovis teknikojn uzatajn dum la pandemio. La tekniko de AI plibonigas bibliotekajn rimedojn kaj instruilojn por lernejanoj, kiuj ne povas viziti lernejojn. Mi esperas, ke pro subteno de registaro, la tekniko estos malpli kosta por malriĉaj lernejoj kaj individuoj en evoluantaj landoj.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments