El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel la ĉina iniciato "La Zono kaj Vojo" helpas kunlaborojn inter Ĉinio kaj Bangladeŝo?

| 2020-09-09
Bookmark and Share


Azam estas bangladeŝa vicprofesoro, kiu ĵus finis studon pri biotekniko en la Ĉina Agrikultura Universitato. Pro la pandemio de KOVIM-19 li portempe ne povas reveni al sia lando kaj ĉeestis la trian Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Disvolviĝo de Komerco de Servoj sub la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. Fininte ĉeeston de la forumo kaj en la ekspoziciejo de la foiro, li akceptis la intervjuon de El Popola Ĉinio.


La iniciato "La Zono kaj Vojo" por Bangladeŝo kaj Ĉinio daŭras jam de kelkaj jaroj. Ĝi havas tre bonan efikon. Nia ĉefministro vizitis Ĉinion pasintjare. La iniciato havas gravajn projektojn por plibonigi partnerecon inter la du landoj. La Bangladeŝa registaro estas la motoro por antaŭenigi ciferecan Bangladeŝon. La lando povas profiti de la iniciato, ĉar Ĉinio havas multajn teknikajn spertojn, kiuj povas esti transdonitaj kaj interŝanĝitaj por plibonigi la situacion de Bangladeŝo. Mi dankas Ĉinion pro la iniciato, ĉar pro tio multaj lernantoj kaj fakuloj povas akiri profesiajn diplomojn en Ĉinio.


Mi venas ĉi tien por ĉeesti la Trian Forumon de "La Zono kaj Vojo" por Disvolviĝo de Komerco de Servoj. Mi ŝatas la prelegojn pri la cifereca ekonomio kaj retbutikoj, kiuj estas gravaj dum kaj post la pandemio, ĉar ili povas plifortigi tutmondan ekonomion kaj regionan kunlaboron. Estas tre bone, ke de ili mi scias, kio Ĉinio pensas pri la cifereca ekonomio kaj kion Ĉinio atendas de aliaj landoj por akceli la ciferecan ekonomion. Mi pensas, ke laŭ la perspektivo de Bangladeŝo, ankaŭ ni havos eblecon potencigi junularon por la cifereca ekonomio.


Redaktoro: Gao Shuyuan




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments