El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kiel 5G-teknikoj helpas disvolvadon de serv-komerco

| 2020-09-09
Bookmark and Share

79e35659aa824b67bfa5c5011b939c37.jpg


La 5-an de septembro oficiale malfermiĝis al la publiko la Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. La eksponejo pri 5G-teknikoj allogis multajn vizitantojn: en la koncerto kunfarita de maŝinbrakoj kaj "muzikestro", vizitanto rolas kiel muzikestro, kaj antaǔ li/ŝi 40 brakoj sekvas la svingadon. Laǔ malkovro de laborantoj, sur la sensilo antaǔ vizitantoj estas tri fotiloj, kiuj povas kapti gestojn de la muzikestro. Per artefarita intelekto tiuj gestoj estis transformitaj en instrukciojn kaj per 5G-interreto ili estis senditaj al la brakoj. En la ekspozicio, multaj programoj prezentas, per amuza maniero, la aplikadon de 5G-teknikoj en ĉiutaga vivo, industrio, sportoj kaj aliaj kampoj.


1126459014_15993819051271n (1).jpg

Modelo de fabriko uzanta 5G-teknikojn


78a3bf9794754e3aada83995952dfa6e.jpg

5G-a aŭtomata vendaǔto


En ĉi-foja foiro estas multe atentataj kelkaj fokusaj temoj, kiel kontribuo de 5G-teknikoj al la emerĝanta serv-industrio, 5G-teknikoj kaj novaj konsumaj servoj. Sekvante la disvolvadon de 5G-teknikoj kaj artefarita intelekto, rapide progresas la modernaj produktivaj servoj kun fabrik-industria servo kiel reprezentanto kaj rilata komercado de servoj. Inter ili rapide kreskas la servoj inteligentecaj kaj ciferecaj kaj produktivaj servoj kiel esplorado kaj riparado. En la komerco de servoj, pli kaj pli multiĝas la sciencintensaj servoj kun ciferecigo kiel reprezentanto.


Fakuloj diris, ke la ĉefa efiko de 5G-teknikoj estas starigi platformon por datuma cirkulado, kaj per la teknikoj la terminalo havas kapablojn pri konservo, kalkulo kaj artefarita intelekto. 5G-teknikoj senĉese estigas novajn modelon, entreprenad-formon kaj industrion, kaj forte subtenas la ciferecigan, interretigan kaj inteligentigan disvolvadon de la ekonomia socio.


Redaktoro: Xie Ruifeng





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments