Kopio de Parizo en Ĉinio

| 2020-09-10
Bookmark and Share

Ne, ĉi tiu urbo ne estas Parizo, ĝi estas Tianducheng, en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Hangzhou en sudorienta Ĉinio. Konata kiel "Parizo de la Oriento", ĉi tiu 12-kvadratmejla turisma distrikto estas desegnita por imiti la francan ĉefurbon en sia tuta grandioza arkitekturo, de malpligrandigita ĝardeno de Versajlo ĝis kopio de la turo Eiffel alta je 354 futoj. Krom allogi vizitantojn, en la areo oni planis loĝigi ĉirkaŭ 10 000 lokanojn - sed nur 2 000 homoj nuntempe loĝas en tiu loko, kiu ricevas milojn da turistoj dum pinta sezono.


Nova libro de la franca fotisto François Prost, Parizo, Ĉinio, celas kompari fotojn de ĉi tiu loĝkvartalo kun tiuj de la ĉefurbo de Francio. Jen 12 fotoj pri la nekredebla pariza kopio de Ĉinio, unu apud la alia. Tianducheng estas maldekstre, Parizo dekstre.


Eiffel-turo



Statuo el la muzeo Louvre



Ĝardenoj de Versailles



Ĝardeno de Luksemburgo



La urbo fotita el la supro



Eiffel-turo rigardata de malproksime



Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: TimeOutBeijing




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments