El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

La ĉina origino de Keĉupo

| 2020-09-11
Bookmark and Share

Fujian-provinco en sudorienta Ĉinio famas pro teo, kaj havis unu el la ĉefaj havenoj pri teeksportado en la 19-a jarcento. La vorto teo devenas de la loka dialekto. Krom la trinkaĵo, al Fujian oni ofte atribuas la originon de keĉupo.


WeChat Image_20200910161217.jpg


La vorto keĉup aŭ ke-ĉup ( ĉup prononcata kiel zhi en nuntempa ĉina lingvo) devenas de Hokkien-dialekto, tradicie parolata en Fujian kaj Taiwan. Tiu vorto origine priskribas fermentitan fiŝsaŭcon, kiu, kvankam kondimento, tute ne similas al la tomata keĉupo, kiu estas nuntempe amata ĉirkaŭ la mondo. La nomo certe havas radikojn en Fujian, sed ĉu ni vere povas aserti, ke la saŭco originas de tie?


De la 1600-aj jaroj, britaj kaj nederlandaj komercistoj, kiuj okupiĝis pri komerco de spicaĵoj, ofte vojaĝis al sudorienta Azio por aĉeti divers-specajn varojn. Fiŝsaŭco estis populara ĉie en la regiono kaj, ekde la 18-a jarcento, britaj maristoj ekŝatis tiun fiŝsaŭcon.


WeChat Image_20200910161223.jpg


Kune kun sojsaŭco, alia kondimento laŭdire inventita en Fujian, la saŭco fariĝis profita eksportaĵo por kontentigi la britan apetiton pri kuirarta esplorado.


Konsumantoj en Britio trovis ĝin iom altkosta pro tio, kio ĝi estis - salumitaj anĉovoj en akvo - kaj baldaŭ ekkreis siajn proprajn versiojn kun aro da verŝajne arbitraj ingrediencoj kiel fungoj, juglandoj, askalonoj, vinagro kaj spicoj.


WeChat Image_20200910161227.jpg


Ĉi tiu eksperimenta sinteno al ke-ĉup finfine kondukis al aldono de tomatoj: recepto de 1817 publikigita en La Kuirista Orakolo, postulas boligadon de unu galjono da tomatoj kun anĉovoj, askalonoj, muskatfloro, nigra pipro, pimento, zingibro, muskato, koriandro kaj muelita kobitida skarabo (ankoraŭ nuntempe uzata por ruĝa kolorigo de manĝaĵoj kaj aliaj aferoj).


Sukero estis aldonita poste, kiel maniero malmultekoste plilongigi ĝian konservadon kaj samtempe kontentigi la emon de usonanoj al dolĉaĵoj. La fama kompanio Heinz komencis fabriki simpligitan tomatan 'katsupon' en 1867, sen akraj anĉovoj, alivorte sen ajna aludo al ĝia fiŝa origino en Azio. Krom la nomo, kompreneble.



WeChat Image_20200910161232.jpg


Post informiĝi pri la historio de keĉupo, ĉu eblas konsideri Fujian kiel ĝian originon? Aŭ ĉu la nuna recepto, senfiŝa kaj kun tomato, igis ĝin io tute aparta de Fujian? Klarigu sube vian opinion pri tio!


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: That's Beijing





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments