Arkitekturo kaj objektoj de Ming-dinastio en Zhihua-templo

| 2020-09-14
Bookmark and Share

La templo Zhihua estas unu el la plej bone konservitaj postrestaĵoj de Ming-dinastiaj arkitekturoj kaj objektoj en Pekino, kaj estis remalfermita al la publiko en 2018 post ampleksa renovigo.


WeChat Image_20200911164149.jpg


"La plej granda elstaraĵo de la templo nun estas la antikva arkitekturo mem," deklaris Yang Zhiguo, vicdirektoro de la administra oficejo por la templo Zhihua, al la ĵurnalo China Daily.


Konstruita en 1444 laŭ ordono de eŭnuko Wang Zhen, la templo sukcesis konserviĝi ĝis la 21-a jarcento, ĉirkaŭita de moderna arkitekturo de nuntempa Pekino, inkluzive de la proksima Galaxy Soho.


WeChat Image_20200911164155.jpg


Wang Zhen fariĝis potenculo dum la regado de la juna kaj nesperta imperiestro Zhu Qizhen (1427-1464) de Ming-dinastio (1368-1644). Tiu ruza palaca servisto profitis de la naiva kaj nematura imperiestro por iĝi unu el la plej potencaj figuroj ĉe la kortego. Wang Zhen fariĝis tiom influa, ke templo honore al li estis kontruita en la ĉefurbo, kiu entenas multajn arkitekturajn ecojn - inkluzive de drakornamitaj plafonoj - kutime rezervitajn por imperiaj palacoj.


La fama eŭnuko ne povis ĝui sian templon tre longe. En 1449, Wang Zhen estis mortigita dum la Tumu-Krizo, kiam armeo gvidata de Zhu Qizhen estis venkita de mongoloj. La imperiestro ne estis inter la mortintoj, sed dum la reveno de Ming-armeo al Pekino li estis hazarde postlasita sur la batalkampo! Bonŝance, mongoloj prizorgis lin dum 14 monatoj antaŭ ol liberigi kaj resendi lin al Ming-kortumo, tiam en kompleta malordo.


WeChat Image_20200911164202.jpg


En la 18-a jarcento, Shen Tingfang (1692-1762), historiisto pri Ming-Imperio, rimarkis, ke ekzistas templo en la ĉefurbo, kie homoj ankoraŭ adoras statuton de Wang Zhen. Sciante la historion de tiu malvirta eŭnuko, Shen Tingfang sugestis al la imperiestro Qianlong (1711-1799) ordoni forbruligon de la statuo por memorigi homojn pri la danĝeroj de korupteco.


Jen ironio: la detruo de la statuo kaŭzis la konservadon de la templo. Imperiestro Qianlong estis fama pro siaj rekonstruaj projektoj. Multaj el la Ming-epokaj konstruaĵoj de Pekino estis "plibonigitaj" per la senĉesaj provoj de la imperiestro Qianlong por plibeligi la ĉefurbon. Ĉar Zhihua-Templo estis plejparte forlasita post detruo de la statuto de Wang Zhen, Qianlong neniam klopodis por modifi ĝin.


WeChat Image_20200911164209.jpg


Nuntempe la templo havas iujn el la plej bone konservitaj arkitekturoj kaj objektoj de Ming-epoko, inkluzive de originalaj lignaj traboj kaj krampoj. Eĉ la sonorilo en la sonorilturo devenas de la 15-a jarcento. Bonega ekspozicio pri la konstruado de la templo montras fotojn faritajn en la 1930-aj jaroj kune kun bildoj de la nunaj strukturoj. La konstruaĵoj klare estis repentritaj kaj kelkloke estis riparitaj tegmentoj kaj kaheloj, sed la bazaj strukturoj restas pli-malpli samaj ol antaŭ jarcentoj.


Bedaŭrinde, 75 elcentoj de la origina konstruaĵaro ne plu ekzistas kaj pluraj gravaj arkitekturaj trajtoj, inkluzive de du delikataj ĉizitaj drakornamitaj tegmentaj ornamaĵoj kaj pluraj statuoj, estis forigitaj. La du ornamaĵoj nun estas en muzeoj en Usono.


WeChat Image_20200911164214.jpg


La templo Zhihua efektive akiris aron da statuoj dum la 1960-aj jaroj. Laŭ volontulo ĉe la templo, dum la Kultura Revolucio(1966-1976) la templo servis kiel stokejo por ikonoj, statuoj kaj pentraĵoj, kiuj iam estis konservataj en aliaj lokoj kaj nun restas en la templo Zhihua.


La templo daŭrigas sian tradicion de muzika agado kun ĉiutagaj muzikaj koncertoj per tradiciaj instrumentoj je la 10a kaj 15a horoj. Zhihua-Templo restas kiel unu el la malmultaj lokoj por vidi lignaĵojn, ŝtonojn, ĉizadojn kaj ornamaĵojn de la dinastio Ming, pro tio ĝi estas vizitinda.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: theBeijinger




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments