【E-radio】Xi Jinping emfazis antaŭenigon de prospero de servokomerco kaj revigligo de monda ekonomio

| 2020-09-15
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Xi Jinping emfazis antaŭenigon de prospero de servokomerco kaj revigligo de monda ekonomio

– Roboto uzas lifton por transporti pakaĵojn

– Okazis en Pekino ceremonio por honori kontribuantojn en la batalo kontraŭ KOVIM-19

– Fermiĝis Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Xi Jinping emfazis antaŭenigon de prospero de servokomerco kaj revigligo de monda ekonomio

 

Vespere de la 4-a de septembro en la Ĉina Nacia Kunvena Centro inaŭguriĝis la Tutmonda Pintkunveno pri Komerco de Servoj de ĉi-jara Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj. Ĉina prezidanto Xi Jinping substrekis en sia parolado, ke Ĉinio klopodos kun aliaj landoj por travivi la malfacilan tempon, antaŭenigi prosperon de monda servokomerco kaj fruan revigligon de la monda ekonomio.

 

– Roboto uzas lifton por transporti pakaĵojn

 

Ĉu vi memoras la robotojn por transportado de medikamentoj kaj tiujn por desinfektado en multaj hospitaloj de Wuhan dum la epidemio de KOVIM-19 en Ĉinio? En la robota eksponejo de ĉi-foja Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj, la kompanio Candela eksponis supre menciitajn robotojn kaj aliajn, interalie estas roboto kiu aǔtomate rekonas kaj prenas kestojn, kaj portas ilin per lifto al la celetaĝo.

 

– Okazis en Pekino ceremonio por honori kontribuantojn en la batalo kontraŭ KOVIM-19

 

Matene de la 8-a de septembro en la Popola Halo de Pekino okazis ceremonio por honori kontribuantojn en la batalo kontraŭ KOVIM-19. Ĉina prezidanto Xi Jinping disdonis medalojn al la kontribuantoj kaj parolis en la ceremonio. En sia libro Regado de Ĉinio (Xi Jinping: Regado de Ĉinio), Xi substrekas, ke protekti homan sanon ĉiam devas estiprioritato. 

 

– Fermiĝis Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj

 

La 9-an de septembro estis oficiale fermita Ĉina Internacia Foiro por Komerco de Servoj, kaj laŭ frua statistiko, la foiro publikigis 97 fruktojn aŭtoritatajn, 19 platformajn kaj 99 novigajn. Yan Ligang, ĉefo de Pekina Municipa Buroo de Komerco, diris, ke la foiron virtuale aŭ fizike partoprenis 22 mil firmaoj kaj institucioj el 148 landoj kaj regionoj.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments