El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Hebei de Ĉinio: senvoĉa amo

| 2020-09-15
Bookmark and Share

1126472421_15996379211221n.jpg


38-jara E Yu estas instruisto pri pentrado en shijiazhuang-a speciala lernejo en Hebei-provinco, Ĉinio. Li naskiĝis en 1982, kaj pro alergio al medikamento li perdis sian aǔdkapablon en infaneco. Li diplomiĝis pri pentrado en altlernejo pri speciala edukado sub Changchun-Universitato en 2005 kaj instruas pentradon en la speciala lernejo ekde 2012.


1126472421_15996379212001n.jpg

E Yu donas lecionon al lernantoj per signolingvo.


1126472421_15996379211491n.jpg

E Yu gvidas lernanton per signolingvo.


1126472421_15996379212281n.jpg

E Yu kaj liaj lernantoj


Ekde kiam li laboris kiel special-eduka instruisto, li plenkore sindediĉas al la eduka afero. Liaj lernantoj ankaǔ estas surdaj, sekve komunaj sentoj, spertoj kaj lingvo kontribuas por amikigi la instruiston kaj lernantojn. Li ludas, babilas kaj faras pentradon kun siaj lernantoj, kaj helpas ilin en lernado kaj ĉiutaga vivo.


Li diris, ke por briligi lernantojn li mem devas esti kiel fasko da lumo, "Mi klopodos por gvidi ilin al memtrovado, memsuperado kaj memkomprenado por ke ĉiu plene disvolvu sian talenton".


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments