Grandega gardoturo de la Granda Muro malfermiĝis al turistoj

| 2020-09-15
Bookmark and Share

La plej grandskala gardoturo de antikva Granda Muro estas malfermita al la publiko ekde la 12-a de septembro, post longa riparado kaj plibonigo de infrastrukturo kaj de la ĉirkaŭa medio.


WeChat Image_20200915142612.jpg


La impresa gardoturo Jiuyan, ankaŭ konata kiel Naŭokula Turo, havas naŭ truojn en ĉiu flanko de siaj muroj. Situanta sur monto je alteco de 1 141 metroj super la marnivelo en la distrikto Yanqing de Pekino, tiu kvadrata turo estis uzata kiel restejo de soldatoj kaj stokejo pri gravaj provizaĵoj. La ĝusta dato de ĝia ekkonstruo estas nekonata, sed historiaj registroj montras, ke ĝi jam ekzistis en Ming-dinastio (1368-1644).


WeChat Image_20200915142618.jpg


"La numero naŭ estis uzata de imperiestro kaj liaj familianoj dum Ming-dinastio, kaj ordinaraj konstruaĵoj ne rajtis uzi tiun nombron," klarigis Zhao Chen, estro de la Ĉina Nacia Akademio de la Granda Muro. "Sed la gardoturo havas naŭ truojn sur ĉiu muro, kio montras ĝian grandiozecon en konstrua stilo."


WeChat Image_20200915142621.jpg


La turo altas je 7,8 metroj, kaj ĉiu flanko longas je 13 metroj. Ĉiu flanko estas alta je 2 metroj, kun pordo 1,2-metro-larĝa.


WeChat Image_20200915142625.jpg


Specialistoj pasigis ĉirkaŭ tri jarojn prizorgante la riparadon de la restaĵoj kaj plibonigante la ĉirkaŭan medion, transformante ĉi tiun historie interesan lokon en "ekologian areon" de la Granda Muro, kun arbara kovrado atingante 94,6 procentojn, laŭ Zhao Chen.


WeChat Image_20200915142632.jpg


WeChat Image_20200915142638.jpg


Estis ankaŭ lanĉita sistemo pri reta mendado de biletoj por turistoj.


Redaktis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: GICexpat




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments