El Popola Ĉinio>头条新闻>

Popularigo de sciencista spirito

| 2020-09-16
Bookmark and Share


"Sciencaj atingoj postulas spiritan apogon." En la kunsido de sciencistoj en la 11a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis sciencistojn preni sur sin la taskojn de novigo de scienco kaj tekniko, emfazante, ke oni devas vigle disvastigi la spiriton de sciencistoj. Li ankaŭ klarigis la enhavon de patriotismo kaj novigo.


Scienco transiras landlimojn, tamen sciencisto havas sian patrujon kaj patriotismo estas la plej grava enhavo de la sciencista spirito. Delonge generacioj da sciencistoj, kun patriotismo, lerteco en siaj profesioj kaj vasta scienca vizio, faras gravajn kontribuojn al siaj patrujoj kaj popoloj.


Sciencistoj devas ne forgesi sian originan aspiron, firme sekvi la mision kaj preni sur sin historian taskon. Ili devas integri sian sciencan sekvadon al la grandioza kariero de disvolvado de la moderna socialisma lando por krei glorajn fruktojn, kiuj meritas la epokon, la popolon kaj la historion.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments