El Popola Ĉinio>头条新闻>

Rompiĝis granda peco de glacio en la Arkto

| 2020-09-17
Bookmark and Share

Laŭraporte, en la 15-a de septembro satelitaj bildoj montris, ke rompiĝis granda peco de glaĉero en nordorienta Gronlando en la Arkto. La glaci-peco havas ĉirkaŭ 110 kvadratajn kilometrojn kaj jam disiĝis en multajn malgrandajn pecojn. 


La glaĉero nomita Spalte ekhavis severajn fendojn en 2019, kaj la alta temperaturo en ĉi-jara somero estis fatala bato al ĝi. Nuntempe, la glaĉero jam fariĝis flosantaj glacioj. Sciencistoj atentigas, ke la klimato de Gronlando rapide ŝanĝiĝas, kaj la malapero de la arkta glacio estas pruvo de tutmonda varmiĝo.


Raporto de la usona amaskomunikilo Associated Press News


Redaktoro: Kang Caiqi 




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments