【E-radio】Poŝtelefonoj de Huawei uzos propran operaciumon en 2021

| 2020-09-21
Bookmark and Share

   


Saluton! Jen la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno:

 

– Kargotransportado inter Ĉinio kaj Eŭropo kreskas malgraŭ la pandemio

– Japanio havas novan ĉefministron

– Poŝtelefonoj de Huawei uzos propran operaciumon en 2021

– Oni devas vigle disvastigi la spiriton de sciencistoj

 

La novaĵojn laŭtlegas Rafaelo. Bonvolu aŭskulti detalajn informojn!

 

– Kargotransportado inter Ĉinio kaj Eŭropo kreskas malgraŭ la pandemio

 

En aŭgusto, 1 247 kargotrajnoj transportis 110 000 kontenerojn inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ili daŭre ludas rolon en preventado kaj regado de KOVIM-19, rekomenco de produktado kaj stabiligo de mondaj proviz-ĉenoj.

 

– Japanio havas novan ĉefministron

 

La 16-an de septembro Yoshihide Suga, la nova estro de la japana reganta Liberal-Demokratia Partio, estis oficiale elektita kiel nova japana ĉefministro en eksterordinara parlamenta sesio. Suga promesis daŭrigi malstreĉadan politikon pri mono kun la celo mildigi deflacion kaj stimuli kreskon de japana ekonomio.

 

– Poŝtelefonoj de Huawei uzos propran operaciumon en 2021

 

Huawei anoncis, ke ĝia propra operaciumo Harmony estos ekuzata en saĝ-telefonoj venontjare. Tio markas gravan trarompon de ĉinaj kompanioj pri uzado de memesplorita operaciumo kaj ekhavo de propra konkurebla softvaro. La operaciumo jam estas uzata en saĝaj televidiloj de Huawei.

 

– Oni devas vigle disvastigi la spiriton de sciencistoj

 

En la kunsido de sciencistoj en la 11a de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis sciencistojn preni sur sin la taskojn de novigo de scienco kaj tekniko, emfazante, ke oni devas vigle disvastigi la spiriton de sciencistoj. En sia libro Regado de Ĉinio(Xi Jinping: Regado de Ĉinio), Xi substrekas, ke por atingi prosperon kaj rejuniĝon, Ĉinio nepre devas sin dediĉi al antaŭenigo de scienco kaj teknologio.

 

Tiuj estis la elektitaj novaĵoj de El Popola Ĉinio por tiu ĉi semajno. Por pliaj informoj kaj aliaj novaĵoj, vizitu nian retejon: www.espero.com.cn




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments