El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: Starigi harmonian kaj kunlaboreman internacian familion

| 2020-09-23
Bookmark and Share


La 21an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping faris gravan paroladon en la pintkunveno por celebri 75-jariĝon de UN. Li ripetis, ke Ĉinio daŭre plenumos multflankismon, aktive partoprenos reformadon kaj disvolvadon de monda regsistemo kaj antaŭenigos konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco. Homoj el multaj landoj konsentas pri la proponoj de prezidanto Xi, opiniante, ke la proponoj aldonas fidon kaj movforton al la internacia komunumo por plenumi multflankismon kaj antaŭenigi konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco.



George N. Tzogopoulos, klerulo de la Instituto de Eŭropaj Studoj en Nico, Francio, diris, "UN travivis eksterordinaran vojon en 75 jaroj. Ĝi efike konservis la mondan pacon kaj antaŭenigis mondan disvolvadon, precipe la ekonomian kaj socian disvolvadon de evoluantaj landoj."


Yuan De, konstanta vicdirektoro de la fakultato pri aziaj studoj de Mahidol-Universitato en Tajlando, diris: "La parolado de prezidanto Xi montras la konsekvencan pozicion de Ĉinio firme konservi la internacian sistemon kun UN kiel ĝia kerno kaj eligas la voĉon de Ĉinio kunlabori kun aliaj landoj por starigi novtipajn internaciajn rilatojn kaj homaran komunumon de komuna estonteco."


Sylwester Szafarz, eksa ĝenerala konsulo de Pollando en Ŝanhajo, diris: "La parolado de prezidanto Xi refoje legigis al ĉiuj la celojn kaj principojn de la Ĉarto de UN. Alfronte al novaj situacioj kaj defioj, kiel la pandemio, ni bezonas, ke UN plene ludu sian rolon por kunordigi la rilatojn kaj interesojn de diversaj landoj kaj redukti konfliktojn."


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments