El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi emfazis disvolvadon de eduka, kultura, sanzorga kaj sporta sektoroj

| 2020-09-24
Bookmark and Share


La 22an de septembro ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis akceli disvolvadon de la eduka, kultura, sanzorga kaj sporta sektoroj de Ĉinio por plifortigi popolan senton de kontenteco, feliĉo kaj sekureco.


Xi, kiu ankaŭ estas ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en simpozio okazigita kun ĉeesto de fakuloj kaj reprezentantoj de tiuj sektoroj por peti opiniojn pri la ekonomia kaj socia disvolviĝo en la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).


Dum prezidado de la simpozio, Xi diris, ke la partio kaj la ŝtato atribuas grandan gravecon al la disvolviĝo de eduka, kultura, sanzorga kaj sporta sektoroj, kaj serio da strategiaj planoj kaj aranĝoj estis faritaj de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ en 2012. Li diris, ke partiaj komitatoj kaj registaroj sur ĉiuj niveloj devas pli bone efektivigi la planojn kaj aranĝojn por nutri la novan generacion kapabla pri plenumado de la misio de nacia rejuniĝo kaj liveri novan movforton por kaj malfermi novan situacion en diversaj sociaj sektoroj.


Dek fakuloj kaj reprezentantoj de tiuj sektoroj parolis en la simpozio, proponante opiniojn kaj sugestojn pri reformo kaj disvolviĝo de edukado, kultura heredado kaj novigado, trejnado de prisanaj laborantoj kaj klopodo por popularigi sportojn en Ĉinion.


Xi interŝanĝis ideojn kun ĉiu el la parolantoj antaŭ ol fari gravan paroladon, en kiu li laŭdis la parolantojn pro iliaj valoraj opinioj kaj sugestoj.


(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments