Kial retpoŝto ne populariĝis en Ĉinio samkiel en aliaj landoj?

| 2020-09-25
Bookmark and Share

de Lu-Hai Liang - BBC



QQ图片20200923165341.png


En majo 2008, mi estis instruisto en privata lernejo pri la angla lingvo en Yangshuo, urbeto en suda Ĉinio. Post la fino de leciono, miaj plenkreskaj studentoj petis al mi elŝuti QQ, ĉinan programon tre similan al MSN Messenger, por resti en kontakto kun ili.


Mi petis al ili krei konton en Facebook (ĝi tiam ne estis blokita en Ĉinio), aldoni min kiel amikon kaj ankaŭ doni al mi iliajn retpoŝtadresojn. Kelkaj faris tion, sed la retpoŝtoj estis malfacile memoreblaj, ĉar ili ofte aspektis tiel: zwpzjg59826@126.com. Mi trovis ĉi tiujn retpoŝtojn iom strangajn, sed tiutempe strangaj retpoŝt-adresoj ne estis nekutimaj, eĉ en Britio.


Jaroj poste, mi estis en Pekino laborante kiel sendependa ĵurnalisto kaj redaktisto. Mi apenaŭ povis kontakti miajn ĉinajn klientojn per retpoŝto. Mi ofte ricevis laborproponojn per WeChat, tre populara tujmesaĝilo en Ĉinio, en mia saĝa telefono.


Post plenumi la kontraktojn, mi kutimis resendi ilin al la ricevantoj per la sama apo. La pagoj ankaŭ okazis per tiu platformo. La tuta procezo ŝajnis alimonda pro la grandaj rapideco kaj efikeco.


WeChat


QQ图片20200923165401.png


En multaj okcidentaj landoj retpoŝto ankoraŭ regas, precipe en la laborejo. En Usono kaj Britio retpoŝto estas la plej populara interreta platformo, kiu allogas respektive 90,9% kaj 86% de interretaj uzantoj.


En tiuj samaj landoj, la uzo de retpoŝto superas aliajn interretajn agadojn, kiel esplorado pri produktoj kaj servoj, retaj bankaj servoj, konsumado de aŭdvida materialo kaj uzado de sociaj retoj.


Sed en Ĉinio estas aliel: enketo de la firmao Deloitte en 2018 montris, ke ĉinoj kontrolas siajn retpoŝtojn 22% malpli ofte ol tutmondaj uzantoj. Ĝin anstataŭas WeChat: ĉirkaŭ 79,1% de la posedantoj de saĝa telefono estas regulaj uzantoj de tiu apo, kaj 84,5% de la uzantoj de poŝtelefonaj mesaĝiloj en Ĉinio uzas WeChat.


Tiu prefero etendiĝas al oficejo: raporto de la konsultejo Penguin Intelligence pri WeChat en 2017 klarigas, ke preskaŭ 88% el la 20 000 intervjuitoj uzas la apon en ĉiutaga labora komunikado. Telefono, poŝtelefonaj mesaĝoj kaj fakso estis uzataj de 59,5%. Retpoŝto okupis la malproksiman trian lokon kun nur 22,6%.


Eva Hsu, kiu estras kompanion pri ciferecaj markoj, naskiĝis en Taiwan, Ĉinio, kaj pasigis parton de sia juneco en Usono. Antaŭ ses jaroj ŝi komencis labori en Ŝanhajo, Ĉinio. Ŝi klarigis, ke kun eksterlandaj klientoj komunikado estas per retpoŝto kaj LinkedIn, sed kun ĉinaj klientoj tio ne funkcias: "Ĉinaj klientoj emas uzi WeChat kaj sendi dosierojn per ĝi kiel la ĉefa komunikilo."


Retkulturo


QQ图片20200923165509.png


Kun pli ol miliardo da uzantoj en Ĉinio, WeChat estas parto de ĉiutaga vivo de la homoj. Sed la prefero de ĉinoj pri komunikado per platformo kiel WeChat rezultas de longa procezo.


En 1999, la nove kreita ĉina teknologia kompanio Tencent lanĉis programon nomitan QQ, inspirita de la populara tujmesaĝilo ICQ, posedata de la usona firmao AOL. Tiam estis nur 1,2 komputilo por ĉiu cento da homoj en Ĉinio, laŭ datumoj de la Monda Banko. En Usono ĉi tiu proporcio estis unu komputilo por ĉiuj du homoj.


Sed dum sekva jardeko aperis multaj retkafejoj tra Ĉinio, kiuj rapide populariĝis inter junuloj. QQ fariĝis unu el la ĉefaj kialoj de populareco de retkafejoj, ĉar ĝi provizis amuziĝon per funkcioj kiel ludiloj, muziko kaj unu el la unuaj ĉinaj sociaj retoj, sur kiu homoj povis afiŝi mikroblogaĵojn.


Kompare kun retpoŝto, QQ ofertis pli intimecan interrilatadon, kun la kapablo krei avatarojn, ekzemple, kaj sendi tujajn mesaĝojn.


Kiel 'stirpermesilo'


En la libro Supertrends of Future China, (Supertendencoj por Estonta Ĉinio) de 2008, la aŭtoroj James Yuann kaj Jason Inch rimarkas, ke estas maloportune por ĉinoj ne havi konton en QQ aŭ MSN-mesaĝilo. "Tio estas kvazaŭ ne havi stirpermesilon en okcidenta lando," ili skribis.


Tiam altranguloj de firmaoj en Ĉinio havis siajn QQ-numerojn sur siaj vizitkartoj kaj kompanioj havis siajn proprajn QQ-kontojn. En 2012, QQ havis 798 milionojn da monataj aktivaj uzantoj - pli ol duono de la loĝantaro de Ĉinio en tiu jaro.


WeChat, ankaŭ kreita de Tencent kaj lanĉita en 2011, iĝis la plej populara komunikilo de la lando kiam poŝtelefonoj anstataŭis surtablajn komputilojn kiel la ĉefa persona komputa aparato de Ĉinio.


Matthew Brennan, brito, kiu laboras en Ĉinio ekde 2004 kaj estas konsilisto pri ĉina cifereca novigado, klarigas, ke en multaj landoj havi retpoŝtan adreson estas parto de nia identeco, ĉar ĝi estas postulata por registriĝi en multaj interretaj servoj.


En Ĉinio, tamen, poŝtelefonaj apoj populariĝis pli frue kaj eblas fari ĉiajn transakciojn interrete, kondiĉe ke vi havu aliron al apo plurfunkcia, kiel WeChat aŭ Alipay (kreita de interreta podetala firmao Alibaba). Tio signifas, ke per ununura apo vi povas rendevui, pagi aĉetojn kaj sendi mesaĝojn al viaj amikoj.


Tujmesaĝiloj


QQ图片20200923165532.png


Zhong Ling, help-profesoro pri ekonomiko ĉe la Postdiploma Altlernejo pri Administrado en Cheung Kong, kredas, ke WeChat kongruas kun la ĉina laborkulturo: "WeChat, kiel mesaĝa platformo, postulas malpli da formaleco kaj labortempo ol retpoŝto," klarigis ŝi. "Ĉi tiu neformaleco instigas homojn senprokraste respondi... La postulo pri tuja respondo estas instigata de la kultura kaj labora etosoj en Ĉinio."


Zhong rimarkas, ke la limoj inter homa laboro kaj persona vivo estas pli malklara en Ĉinio. "Pro tio, dungantoj kaj ĉefoj ofte sendas laborrilatajn demandojn aŭ taskojn ekster formala labortempo kaj preferas ne atendi ĝis la sekva labortago por bagatela respondo." Ŝi aldonas, ke por konversacioj kiuj postulas multan interagon, WeChat estas pli rapida ol retpoŝto.


“Dum WeChat estis kreita por mallongaj rapidaj respondoj, retpoŝto havas pli pezan interfacon”, diris Matthew Brennan.


Tuja respondo


La maniero kiel platformo estas konstruita influas la manieron kiel ni komunikas kaj havas rimarkindan efikon sur platformoj kiel Facebook, WhatsApp aŭ WeChat.


"Oni atendas pli rapidan respondon al mesaĝoj [senditaj per tujmesaĝilo]," klarigis Brennan, "Do eĉ se vi ricevos mesaĝon dum la semajnfino, vi tamen devas respondi."


En multaj landoj de la okcidenta mondo, retpoŝto konservas la etiketon de analoga epoko: la salutoj kiel "Estimata X" kaj la formalaj adiaŭoj - "Elkore" - ktp, malkaŝas spurojn de ligoj kun la skribado de leteroj. Sed en multaj aziaj landoj, la tuja kaj neformala naturo de apaj mesaĝoj estas preferata kompare kun aliaj platformoj.


Alan Casey, partnero de konsil-firmao Prophet, kun oficejoj en Azio, kredas, ke retbabilaj programoj multe pli gravas ol retpoŝto en Azio ol en okcidentaj landoj. "Multaj landoj, kiel Ĉinio kaj sudorient-aziaj landoj, postlasis la komputilan epokon kaj iris rekte al poŝtelefona," diris Casey. "Ĉi tio kondukis al amasuzado de sociaj platformoj, ĉu Facebook, WeChat, Line, KakaoTalk, Zalo ktp."


Laboro


En Ĉinio, krom WeChat, komercaj programoj traktas la bezonojn de pli grandaj kompanioj aŭ tiuj, kiuj bezonas pli da laboro kaj rimedoj kun fokuso sur produktiveco.


Platformoj kiel ekzemple DingTalk, de Alibaba kaj Lark, de ByteDance, samkiel la kompania versio de WeChat - WeChat Work - provizas funkciojn kiel interŝanĝo de dokumentoj kaj interreta redaktado, plenumado kaj pli alta nivelo de privateco.


DingTalk permesas al uzantoj vidi realtempe ĉu iu legis mesaĝon, kaj se ne, uzantoj povas sendi sciigon petante al tiu fari tion.


"Disaj" servoj


QQ图片20200923165423.png


Hailan Jia, 30-jaraĝa, estas administranto pri publikaj rilatoj por ĉina komerca kompanio pri bitmoneroj. Ŝi transloĝiĝis de sia hejmurbo, Pekino, al Plymouth, en sudokcidenta Anglio, en 2018, por vivi kun sia edzo. En Britio, ŝi diras, interretaj servoj estas pli disaj. "Vi aĉetas iujn produktojn en Amazon; uzas apojn por manĝaĵoj; kaj agendas rendevuojn per retejoj, kiuj bezonas retpoŝton aŭ Facebook-konton. En Ĉinio oni uzas WeChat [por ĉio]."


Ofte kontroli sian retpoŝton estas io, kion Hailan devis alkutimiĝi. "En Ĉinio, mi neniam kontrolas mian retpoŝton, sekve mi ne atendas, ke homoj kontaktu min per ĝi."


Sed tio ne signifas, ke la ĉinoj ne uzas retpoŝton: multaj havas retadreson, sed kontrolas ĝin tre malofte kompare kun usonanoj aŭ eŭropanoj.


Brennan atentigas, ke en pli grandaj urboj, kiel Pekino kaj Ŝanhajo, ekzistas pli granda akordigo kun alilandaj normoj.

Unu el miaj eks-studentoj en Yangshuo, Leely Wang, estis unu el la malmultaj, kiuj donis al mi sian retpoŝtan adreson post fini siajn studojn.


Fora pasinteco


Ni tenis kontakton per retpoŝto dum iom da tempo. Ŝi nun havas 30 jarojn kaj loĝas en Guangdong, suda Ĉinio. Mi aldonis ŝin kiel amiko en WeChat antaŭ kelkaj jaroj, kaj per ĉi tiu platformo ni nun parolas. Mi demandis al Wang, ĉu ŝi ankoraŭ uzas tiun retadreson, per kiu ni kutimis resti en kontakto.


"Kio ĝi estas?", Ŝi demandis min ridante. "Estis tiom multaj: 163, 126 kaj MSN," ŝi klarigis, aludante malsamajn retpoŝtajn provizantojn. Nuntempe ŝi malofte kontrolas sian retpoŝton kaj ne sukcesas rememori kiam ŝi lastfoje faris tion. "Mi uzas WeChat pli ofte; mi ne uzas QQ ofte, sed regule".


Por Wang kaj multaj aliaj ĉinoj, WeChat estas parto de ĉiutaga vivo kaj retpoŝto ŝajnas kiel stranga postrestaĵo de la pasinteco.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments