El Popola Ĉinio>头条新闻>

Tiom Cruise filmos en la kosmo

| 2020-09-27
Bookmark and Share


Tom Cruise, konata pro trukoj, aktoros en la kosmo.



58-jara aktoro Tom Cruise kaj Doug Liman, reĝisoro de la filmo The Bourne Identity, per la kosmoveturilo Drako de la kompanio SpaceX, vojaĝos al la internacia kosm-stacio por filmi la unuan filmon en la kosmo.


Kosmoveturila Jarlibro en Tvitero legiĝas: "Estas konfirmite, ke la komandanto (veterana piloto) MLA stiros Drakon kunportante Tom Cruise kaj Doug Liman al la kosmo. Ankoraŭ estas unu libera sidloko en Drako, kiu estos lanĉita en la venont-jara oktobro."


En la antaŭaj epizodoj de la filmo Mission: Impossible, Cruise aperis en vivoriskaj scenoj, ekzemple pendi ekster aviadilo kaj grimpi sur nubskrapanto. Tamen, laŭ antaŭa raporto, la programo en la kosmo ne rilatas al daŭrigo de Mission: Impossible.


La filmo ankoraŭ havas nek titolon nek intrigon, tamen ĝi fariĝos la plej ambicia truko de Cruise en lia kelkdekjara kariero pri agfilmado.


Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments