El Popola Ĉinio>Kulturo>Vidpunktoj>

Kio estas en la 600-jara Imperiestra Palaco de Pekino?

| 2020-09-27
Bookmark and Share

2020-09-1727.png


En 2020 oni festas la 600-jaran datrevenon de finkonstruiĝo de la Imperiestra Palaco en Pekino, Ĉinio. La palaco, alinome "Malpermesita Urbo", kun urbaj funkcioj kaj pejzaĝoj, prezentas la konceptojn pri urba konstruado kaj palaca arkitekturo en la antikva Ĉinio. En 1987 la palaco estis enlistigita kiel monda kultura heredaĵo en la kongreso pri mondaj kulturaj heredaĵoj okazinta en Parizo.


Kun longeco de 961 metroj kaj larĝeco de 753 metroj, la malpermesita urbo estas ĝis nun la plej grandioza kaj bonkonservata antikva konstruaĵaro en la mondo. Ĝi havas pli ol 980 palacojn kaj 8 728 ĉambrojn kaj estas ĉirkaǔata de 10-metro-altaj urbomuroj, kaj ekster ili estas 52-metro-larĝa gardrivero.


2020-09-1782.jpg


Inter Wumen-pordego kaj Shenwumen-pordego estas la centra akso de la malpermesita urbo. La akso etendiĝas nord-suden kaj formis centran akson de la antikva Pekino, longan je 8 mil metroj.


2020-09-1760.jpg


La tuta konstruaĵaro estas dividita en du partojn, antaǔa kaj malantaǔa, kaj la konstruaĵoj aspektas kiel geometriaj figuroj ĉe la akso birdrigarde. La antaǔa parto estas la loko por solena ceremonio kaj ŝtata administrado, konsistanta el tri grandaj palacoj sur la akso kaj tri grupoj da domoj simetrie situantaj ĉe la akso; la malantaǔa parto estas loĝejo por imperiestro, imperiestrino kaj kromedzinoj, kun tri ĉambregoj sur la akso, kies strukturo similas al tiu de la tri palacoj, sed la totala terareo estas nur kvarono de la antaŭa parto.


2020-09-1787.png


Ĉe la kvar anguloj de la urbmuroj estas elegantaj gardoturoj, kaj ili allogas atenton de fotistoj pro siaj kompleksaj strukturoj kaj delikataj aspektoj.


2020-09-1793.png


600-jara historio igis la Imperiestran Palacon nacia memoro, kaj en la palaco konserviĝas pli ol 1,8 milionoj da antikvaĵoj. Ili atestas la kapablojn de kleruloj kaj lertaj metiistoj, reprezentas la plej altan nivelon de tiamaj metiarto, kaj estas la plej viva kaj rekta registro de la tradicia kulturo kaj nacia spirito de Ĉinio.


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: 
El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments