El Popola Ĉinio>头条新闻>

Sovaĝa monto verdiĝis

| 2020-09-28
Bookmark and Share

(图片故事)(8)齐军祥:二十年绿化一座荒山

La 26an de septembro Qi Junxiang prizorgis arbetojn plantitajn ĉi-jare.


(图片故事)(4)齐军祥:二十年绿化一座荒山

La 26an de septembro Qi Junxiang preparis manĝon en kaverno.


(图片故事)(2)齐军祥:二十年绿化一座荒山

La 26an de septembro homoj vizitis arbojn plantitajn de Qi Junxiang.


La monto Qishan troviĝas en la urbeto Longzhou de norda Shaanxi-provinco, nordokcidenta Ĉinio. 66-jara Qi Junxiang loĝas en kaverno de la monto. Dum 20 jaroj, li konstruis vojon kaj kreis la miraklon verdigi la monton per plantado de arboj.


En la jaro 2000, post frua emeritiĝo pro sankialoj, Qi Junxiang venis al Qishan kaj komencis planti arbojn. Per sia tuta mono li plantis pli ol 300 000 pinojn kaj cipresojn en 3,5 kvadrataj kilometroj da tero kaj konstruis 60-kilometran vojon, laŭ kiu veturiloj povas atingi montpinton, 14 digojn kaj unu puton profundan je pli ol 300 metroj.


Nun la arbidoj jam fariĝis grandaj arboj. Iuj volas aĉeti ilin kontraŭ dek milionoj da juanoj (ĉ. 1,465 milionoj da usonaj dolaroj), sed Qi Junxiang rifuzis tiun proponon, ĉar li volas postlasi verdecon al estontaj generacioj.



Fotis Tao Ming, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua. 

Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments