Mjaǔ-a brodado liberigis ilin de malriĉeco

| 2020-05-27
Bookmark and Share

640.jpg

Shi Liping ricevas intervjuon.


La 22-an de majo, la 3-a sesio de la 13-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) okazigis la unuan "trairejon de TPK-reprezentantoj" en Pekino por ke raportistoj havu ŝancon intervjui TPK-reprezentantojn. Estis intervjuita Shi Liping, TPK-reprezentanto kaj respondeculo de Songtao-a Mjaǔ-broda Kompanio ĉe Fanjing-monto de Guizhou-provinco, sudokcidenta Ĉinio. Ŝi diris, ke en Songtao, mjaǔ-a brodado jam helpis dungiĝon de pli ol 500 mil virinoj kaj faris kontribuon por liberiĝo de malriĉeco.


640 (1).png

Farado de mjaǔ-a brodaĵo


640 (2).png

Tradicia mjaǔ-a brodarto


Songtao estas unu el la 5 mjaǔ-aj aǔtonomaj gubernioj de Ĉinio, ĝi troviĝas en Guizhou kaj posedas profundan mjaǔ-an kulturon. Shi Liping estas la 7a-generacia heredanto de mjaǔ-a brodado en Songtao. En decembro 2008 ŝi starigis brodan grupon kun 3 brodistoj, kaj nun la grupo jam havas pli ol 4 mil membrojn, inter kiuj estas sendungaj laboristinoj, hejmrestantaj virinoj kaj hejmenrevenintaj kamparano-laboristoj. Ili transformis siajn metiartojn en enspezojn, kaj iliaj brodaĵoj estas vendataj en 67 landoj kaj regionoj.


640.png

Tradicia mjaǔ-a brodaĵo en Songtao


640 (1).jpg

Tradicia mjaǔ-a brodaĵo en Songtao


Shi Liping kredas, ke "uzado" estas la plej bona disvolvado kaj plej bona heredado. Ŝi diris: "Post mia instruado, miaj fratinoj ekregis la metiarton, kaj pleniĝis iliaj monujoj. Ni ŝanĝis nian metiarton en enspezon, kio helpas nin liberiĝi de malriĉeco. En novaj komunumoj por translokiĝintoj estas 100 tiaj metiejoj, kiuj helpis virinojn regi brodadon kaj ebligis dungadon de pli ol 4 mil translokiĝintaj familioj. En la pasintaj jaroj, tiuj virinoj 'elbrodis' ĉ. 60 milionojn da juanoj (pli ol 8 milionoj da usonaj dolaroj)." Ŝi aldonis: "Tradiciaj metiartoj kiel mjaǔ-a brodado de Songtao jam kreis pli ol 500 mil laborpostenojn por virinoj  en Guizhou."


Redaktoro: Xie Ruifeng




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments