Fermiĝis la 3a sesio de 13a Tutlanda Komitato de ĈPPIK

| 2020-05-28
Bookmark and Share


La 27an de majo la tria sesio de la 13a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), la plej alta politika interkonsiliĝa instanco de Ĉinio, okazigis sian ferman kunvenon.


Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj ŝtatgvidantoj ĉeestis la ferman kunvenon en la Granda Popola Halo de Pekino.


Wang Yang, prezidanto de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, parolis en la kunveno. Wang emfazis la gravecon de la uzo de moderna teknologio, inkluzive de granda datumaro kaj interreto, por pli bone plenumi la devojn de oficialuloj, kaj de la "ĉinstila demokratio" en la konsiliĝaj sistemoj. Li diris, ke la membroj de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK bezonas sekvi siajn misiojn: plifortigi la kapablojn de oficialuloj pri plenumo de devoj kaj pliefikigi laboron.


Rezolucio pri laborraporto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK, raporto pri ekzameno de proponoj kaj politika rezolucio pri la jara sesio estis aprobitaj en la ferma kunveno.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments