Intervjuo kun Prof. Oliviero Diliberto Estro de la Jura Fakultato ĉe la Universitato de Romo “La Sapienza”

| 2020-05-28
Bookmark and Share

Profesoro Oliviero Diliberto estas estro de la Jura Fakultato ĉe la Universitato de Romo “La Sapienza”. Li estas profesoro de Romia Juro, kiun li instruas ankaŭ ĉe la Zhongnan-a Ekonomia kaj Jura Universitato en Wuhan, kie li estras la Italan-Ĉinan Instituton.

 

Li estis estrarano de la Itala Komunista Partio, deputito de la Itala Parlamento kaj ministro de la Justico. De la jaro 2000 ĝis la jaro 2013 Prof-ro Oliviero Diliberto estis la nacia sekretario de la Partio de la Italaj Komunistoj. Nuntempe la profesoro dediĉas sin precipe al la universitata instruado inter Romo kaj Wuhan.

 

Tiu ĉi akademia eminentulo, kiu havas profundan ligon kun la Ĉina Popola Respubliko, al ni donas opiniojn kaj ilustras perspektivojn pri faktoj kaj tendencoj de nia internacia komuna vivo.

Profesoro Oliviero Diliberto partoprenas en solena ceremonio por saluti la Monumenton al Prezidanto Mao Zedong, en lia naskiĝurbo.

 

Ĉinio havas kreskantan rolon en la tutmonda komunumo. Kion vi opinas pri la laboro, kiun la ĉina registaro plenumas por malaltigi malriĉecon en la mondo?


La tuta mondo estas nun interligita, ne nur kulture, sed ankaŭ ekonomie. Oficialaj datenoj de la Monda Banko pri la laboro plenumita de Ĉinio en evoluiĝantaj landoj estas impresaj. Ĉinio investis 400 miliardojn da juanoj en 170 evoluiĝantaj landoj, sendis 600 mil humanitarajn laboristojn kaj efektivigis pli ol 5 mil helpajn projektojn.


Ĉinio ankaŭ prizorgis la trejnadon en tekniko por la gvidaj kadroj de la landoj, precipe de Afriko, sukcesante eltiri 40 milionojn da homoj el malriĉeco dank’al la iniciato "La Zono kaj Vojo". Ĉi tiuj jam estas aktualaj datenoj. Mi estas tute certa, ke ĉi tio daŭros kun same gravaj ritmoj.


La Zono kaj Vojo: kiel vi taksas ĉi tiun ĉinan iniciaton kaj ĝiajn ekonomiajn, kulturajn kaj sociajn utilojn? 


Kiam la itala registaro subskribis la Memorandon pri Interkonsento inter Italio kaj Ĉinio, mi ne ŝatis la tiaman italan registaron, ĉar ĝi estis esence dekstrema registaro. Okaze de la subskribo de la memorando mi verkis artikolon aperinta en la ĉefpaĝo de la ĉina Popola Tagĵurnalo por aserti, ke ĝi estas unu el la malmultaj sed gravaj aferoj faritaj de la itala registaro, malgraŭ la internacia premo por ne subskribi.


La subskribo de la memorando estis akto de internacia politiko. La memorando, ĝenerale la iniciato "La Zono kaj Vojo", temas ne nur pri ekonomio, sed pri reto da scioj, rilatoj kun la itala Nacia Esplorkonsilio kaj aliaj esploraj institutoj, rilatoj pri telekomunikado kaj internacia transportado. Do ĝi estas projekto de eksterordinara utilo, ne por Ĉinio, sed por la tuta mondo.


Ekde la fondiĝo ĝis hodiaŭ, kion vi opinias pri la socia progreso kaj ekonomia evoluo de la Ĉina Popola Respubliko?


Estas malfacile doni unuecan takson pri ĉi tiuj 70 jaroj, ĉar Ĉinio travivis tre malsamajn momentojn en ekonomia politiko. Rilate al la datenoj de la lastaj 30 jaroj, nur en 1990 la malriĉa populacio, precipe en la kamparaj zonoj, estis 73,5 elcente de la tuta loĝantaro. En 2014 ĝi estis 4,2 elcente. Ĉi tio estas eksterordinara sukceso. Tiam, en 2013, komenciĝis iniciato, kiu nomiĝas la “celita mildigo de la malriĉeco”, kiu komenciĝis per parolado de prezidanto Xi Jinping en iu urbo de Hunan-provinco.


Ĉi tiu strategio estas aparte interesa, mi dirus sukcesa, ĉar male al la antaŭaj mezuroj, ankaŭ sukcesaj kontraŭ malriĉeco, laŭ ĉi tiu de la celita mildigo la interveno baziĝas sur la konkretaj bezonoj de iu certa loĝantaro: akvo estas alportita al iu loko por fari irigaciadon kaj por provizi trinkeblan akvon, edukado estas pliriĉigita en alia loko, kuracista asistado estas pliigita en alia. Ĉinio estas tiom grandega, ke evidente ĉiu latitudo havas malsamajn bezonojn.


Ĉi tio estas realigita per interveno, kiu estas ne nur registara sed ankaŭ privata. Tio estas tre interesa aspekto. En 2015 estis lanĉita la kampanjo nomata "10 mil entreprenoj helpas 10 mil vilaĝojn". Ĝis nun 60 mil entreprenoj, ŝtataj kaj privataj, kiel la entrepreno tutmonde konata Alibaba, investis grandegajn financajn rimedojn, ne por komercaj agadoj sed por solidareco, en kamparaj regionoj kaj tial ĝi efikas.


Profesoro Oliviero Diliberto kune kun siaj ĉinaj gestudentoj en Wuhan

 

Kiel estro de la Jura Fakultato ĉe iu internacie fama universitato, kiuj kulturaj kaj edukaj projektoj laŭ vi estas prioritataj kaj realigeblaj inter Italio kaj Ĉinio?


Mi tre orgojle povas diri, ke la Jura Fakultato de la Universitato “La Sapienza” malfermis magistran kurson, kiu donas studtitolon de “La  Sapienza”, ĉe  la Zhongnan-a Ekonomia kaj Jura Universitato, en la urbo Wuhan. Mi volas emfazi unu aspekton. Ĉiuj gravaj universitatoj en la mondo havas siajn proprajn oficejojn en Ĉinio: Oxford, Cambridge, MIT, Harward. Ili investis grandajn kapitalojn por starigi siajn proprajn sidejojn. En la kazo de la Jura Fakultato de la Universitato “La Sapienza”, ĉio estis tute financita de Ĉinio. Niaj profesoroj estas pagataj de la ĉina registaro, ĉar evidente estas io profunda inter ni.


Resume, Ĉinio trovas en Italio la bazon de la okcidenta juro. En Italio dum la tempoj de la Romia Imperio formiĝis la romia juro (sur kiu baziĝas la nuntempa okcidenta civila juro). Ĉinio elektis la romian juron kiel sian modelon. Ĝuste nun la Tutlanda Popola Kongreso aprobas la civilan kodon, post kelkjardeka laborado.


Ĉi-jare la Ĉina Internacia Eldona Grupo entreprenis kunlaboron kun Unesko por eldoni la Unesko-Kurieron en Esperanto. Kiel vi juĝas ĉi tiun internacian eldonan iniciaton?


Mi taksas tute pozitive ĉion, kio favoras la renkontiĝon inter homoj, ankaŭ parolantaj malsamajn lingvojn, kaj Esperanto laŭ difino havas tian rolon. Ni devas starigi pontojn kaj ne murojn.

 

Kiun rolon vi antaŭvidas por Ĉinio en la post-Covid-19-a mondo?


Tio dependos ne de Ĉinio sed de aliaj landoj, kiuj en iuj kazoj havas agreseman sintenon rilate al Ĉinio. Ĉiaj akuzoj al Ĉinio fare de aliaj landoj estas pretekstaj kaj kondamnitaj al fiasko. Ĉinio pruvis sian bonan emon ankaŭ ĉe la Monda Organizo pri Sano.


Ĉiuj gravaj paroladoj, komencante de la Prezidanto Xi Jinping, estas orientitaj al paco kaj al kunlaboro. Ni vidos, kiamaniere ili estos akceptitaj de aliaj landoj.


Mi esperas, ke Italio daŭrigos sian rilaton de lojaleco kaj de reciproka konfido kun Ĉinio.


Intervjuita de Pietro Fiocchi






Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments