Atentu postulojn de infanoj sporti en komunumo

| 2020-05-29
Bookmark and Share

0526_副本.jpg

Yang Yang, ĈPPIK-membro (Foto de Yue Yuewei, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


0526_01副本.jpg

Infanoj ludantaj en komunumo (Foto de Lan Hongguang, raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua)


Yang Yang, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK), diris: "En la lastaj jaroj homoj ĉefe zorgis pri sportado en lernejoj. Mi pensas, ke ankaŭ sportado en komunumo estas tre grava. Korpa ekzercado fariĝis nacia strategio de Ĉinio. En la lastaj jaroj, Ĉinio faris ĝeneralan planadon kaj agadon, kaj la postuloj de junuloj kaj infanoj tiuflanke devas esti aparte atentataj.”


Ŝi proponas, ke oni enmetu sportadon de infanoj kaj junuloj en komunumo en la nacian korpofortigon kaj komunuman disvolvadon, ellaboru koncernajn normojn pri sportaj instalaĵoj por infanoj kaj junuloj, gvidu laborojn de komunumoj pri planoj de sportoj kaj pri konstruado kaj uzado de ekzerciloj, kreu komunuman kulturon kun sportado de infanoj kaj junuloj kiel ligilo, kaj trejnu komunumajn volontulojn por gvidi sportadon de junuloj kaj infanoj.


Redaktoro: Han Xin




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments