Parolado de Xi Jinping dum du sesioj enkorpigas la penson doni prioritaton al la popolo

| 2020-05-29
Bookmark and Share

"La popolo estas la bazo kaj la sango de la Komunista Partio de Ĉinio." "Persistu en la penso doni prioritaton al la popolo." Dum la du sesioj de Ĉinio, ĉina prezidanto Xi Jinping multfoje parolis pri la temo, ke la popolo estas la plej grava, dum sia partopreno en kunvenoj de diversaj grupoj kaj dialogoj kun reprezentantoj, kaj la parolado de Xi enkorpigas profundan simpation de la plej alta ĉina gvidanto al la popolo. Ankaŭ la frazo "la popolo estas la plej grava" fariĝis populara en kunvenejoj dum la du sesioj.


La kuranta jaro estas neordinara. Komence de la jaro Ĉinio suferis epidemion de publika sano, kiu rapide propagiĝis kaj estis la plej malfacile preventata kaj regata post fondiĝo de la nova Ĉinio. Post strebado de la tuta lando, Ĉinio rikoltis gravan frukton kontraŭ la epidemio nur post preskaŭ tri monatoj. Dum la du sesioj prevento kaj rego de la epidemio kaj ekonomia disvolvo estas la plej atentataj temoj.


"Kion signifas doni prioritaton al la popolo? Tiom da homoj laboris por unu malsanulo, kio vere enkorpigas pagi ĉion por savi ĉiun homon," tion Xi esprimis en la diskutado de grupo el la Interna Mongolio kaj la parolado estis vaste konsentata. Li menciis, ke reprezentanto el Hubei-provinco diskonigis, ke en Hubei troviĝis pli ol 3 000 pli-ol-80-jaraj pacientoj infektitaj de koronviruso, inter ili unu 87-jara maljunulo resaniĝis post zorgado de kuracistoj kaj flegistoj en kelkdek tagoj. Xi diris, ke tio profunde impresis lin. Li refoje emfazis efektivigi la penson konsideri la popolon kiel la plej gravan en diversaj decidoj, aranĝoj kaj laboroj, kaj eksplikis la profundan enhavon de firma dependo de la popolo, daŭra disdono de bonoj al la popolo kaj fiksa baziĝo sur la popolo.


"Mi diris, ke vi reprezentas 60 milionojn da Hubei-anoj, tial mi nepre vizitas vin." Prezidanto Xi aparte elmetis partoprenon en kunveno de la Hubei-a grupo. Tio enkorpigas profundan zorgon de Xi pri la popolanoj en Hubei.


En la kunveno de la Hubei-a grupo, Xi substrekis, ke la nuna urĝa tasko por Hubei estas aranĝo de preventado kaj regado de la epidemio kaj disvolvo de ekonomio kaj socio.


En la kunveno de ekonomiaj rondoj kadre de la 3-a sesio de la 13-a Tutlanda Komitato de ĈPPIK, Xi analizis la situacion de ĉina ekonomio kaj elstarajn avantaĝojn de Ĉinio.


"Ni devas stari ĉe la ĝusta flanko de la historio". Tiu ĉi antaŭvidema juĝo kun alta celo de Xi enkorpigas neflekseble preni sur sin kreskadon de la monda ekonomio kaj konstruadon de homara komunumo de komuna estonteco.


"Akcelado de disvolvo de ekonomio kaj socio ĝisfunde celas kontentigi bezonon de la popolo pri bela vivo", "Ni plenumas taskojn unu post alia, laboras jaro post jaro por ke la popolo vidu ŝanĝojn kaj profitu de la bono." Tiaj gvidoj de Xi dum la du sesioj refoje atestas la disvolvan ideon doni prioritaton al la popolo.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia




Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments