Li Keqiang: "Dekroĉiĝo" unu de la alia utilas al neniu de Ĉinio kaj Usono

| 2020-05-29
Bookmark and Share

La jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso fermiĝis en la 28a de majo en Pekino. Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en la renkontiĝo kun raportistoj post la sesio, ke dekroĉiĝo unu de la alia utilas nek al Ĉinio kaj Usono, nek al la mondo. Ĉinio kaj Usono devas pene starigi la rilatojn inter si surbaze de interkonsento, kunlaboro kaj stabileco.


Li emfazis, ke la ekonomiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono formiĝis malfacile. La du flankoj profitis de la bonaj ekonomiaj rilatoj. La komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Usono devas disvolviĝi laŭ la komercaj principoj kaj la registaroj devas konstrui platformon.


Li diris, ke estas neeviteblaj duflankaj diverĝoj pro la kultura malsameco, tamen la du flankoj devas pligrandigi la komunajn interesojn per saĝeco, respekti la kernajn interesojn kaj zorgojn kaj strebi al komuna profito.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments