Fermiĝis la tria sesio de la 13a TPK

| 2020-05-29
Bookmark and Share


La 28an de majo okazis ferma kunveno de la 3a sesio de la 13a Tutlanda Popola Kongreso (TPK).


Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj ŝtatgvidantoj ĉeestis la kunvenon en la Granda Popola Halo de Pekino.


Leĝdonantoj aprobis rezolucion pri la raporto de registara laboro en la kunveno. La raporto farita de ĉina ĉefministro Li Keqiang deklaras, ke Ĉinio klopodos por certigi la efektivigon de disvolvaj celoj gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj finkonstrui bonhavan socion en ĉiuj aspektoj ĉi-jare.


Krome la leĝdonantoj ankaŭ adoptis la Civilan Kodon, kaj decidon de TPK pri starigo kaj plibonigo de la leĝa sistemo kaj leĝplenumaj mekanismoj de la Hongkonga Speciala Administra Regiono por konservo de ŝtata sekureco.


Ĉi-jara sesio komenciĝis la 22an de majo, post prokrasto je pli ol du monatoj pro la koronvirusa pandemio.


Ĉefministro Li Keqiang respondis demandojn de ĉinaj kaj eksterlandaj raportistoj post la ferma kunveno.


El ĈRI

Redaktoro: Liu Zijia





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments