El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ŝanhajo omaĝas pasintan industrian miraklon

| 2022-01-28
Bookmark and Share

Tri metalaj cilindroj, la plej alta kun ĉirkaŭ unu metro, staras surstrate antaŭ la popola placo, en ŝanhaja urbocentro, ekde merkredo, la 19-a de januaro. Ili reprezentas la memoron de la elstaraj industriaj atingoj de la urbo dum la pasintaj jardekoj. La cilindroj estas partoj de la unua hidraŭlika premilo kun maksimuma forto de pli ol 10 000 tunoj farita en Ĉinio.



Hidraŭlika premilo estas maŝino, kiu uzas hidraŭlikajn cilindrojn por generi premforton kaj estas vaste aplikata en fabrikado. Hidraŭlikaj premiloj kun granda maksimuma forto estas uzataj por produkti grandajn partojn de industriaj produktoj, kaj fariĝis simbolo de la forta industria kapablo de lando.


La metalaj cilindroj estis partoj de hidraŭlika premilo fabrikita ĉe la fama Jiangnan-a Ŝipkonstruejo ĉirkaŭ 1960, kiam ĉinaj inĝenieroj havis neniun sperton aŭ scion el eksterlando pri fabrikado de tiaj gigantaj maŝinoj. Huang Jiahua, 90-jara, estis en la teamo de la projekto, kiu estis lanĉita en 1959. Li ĉeestis la ceremonion, kiu rivelis la cilindrojn merkrede.



"Ĝi estis ripeto de la klasika demando pri la ovo kaj la kokino, ĉar oni kredis, ke nepras havi hidraŭlikan premilon tiom grandan por produkti ion same grandan," li diris. "Kelkaj havis dubojn, ĉu ni povus plenumi tiun taskon, sed ni estis certaj, ke nenio estas malebla kiam ekzistas volo."



En la fabrikado de la giganta maŝino, alta je ĉirkaŭ 20 metroj, la teamo de Huang aplikis la elektroskorigan veldmetodon por veldi multajn pli malgrandajn partojn, sufiĉe nekutima metodo por fari tian maŝinon tiutempe. La maŝino estis finfine preta en 1962, kaj daŭre funkcias ĉe la Ŝanhaja Pezmaŝinar-fabrika Kompanio. La tri cilindroj eksponataj estas partoj anstataŭigitaj dum renovigo de la maŝino en 2009. La cilindroj troviĝas ekster la Ŝanhaja Laborista Kultura Palaco.


Tradukis: Rafael Henrique Zerbetto

Fonto: 上海日报SHINE





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments