El Popola Ĉinio>头条新闻>

Pekinaj Vintraj Olimpikoj atingis plej altan enŝaltkvoton inter Vintraj Olimpikoj

| 2022-02-14
Bookmark and Share

La Olimpika Dissend-servo (ODS) deklaris en la gazetara konferenco en la 10-a de februaro, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj fariĝis la Vintraj Olimpikoj kun plej alta enŝaltkvoto, kaj la Olimpikoj kreis novajn rekordojn en la kampoj de elsendodaŭro, teknologio kaj programfara metodo.



Yiannis Exarchos, ĉefadministranto de ODS, diris, ke laŭ koncernaj datumoj, la Pekinaj Vintraj Olimpikoj fariĝis ĝis nun la plej multe spektitaj Vintraj Olimpikoj, kaj sur la cifereca platformo de la usona televidkanalo NBC, ĝi ankaŭ fariĝis la Vintraj Olimpikoj kun plej alta enŝaltkvoto.


Exarchos diris, ke por la unua fojo la Pekinaj Vintraj Olimpikoj uzas la teknikojn UHD kaj HDR, apartenante al 4K ultra-altdifineco kun alta dinamika gamo, por elsendi kaj munti video-programojn de la Vintraj Olimpikoj.


Redaktoro: Zhao Wenqi





Facebook: Ĉina Fokuso / China Focus - Esperanto  Mojosa Ĉinio
Twitter: El Popola Chinio
WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments