Lastatempe
Ministerio de Eksteraj Aferoj de Chinio okazigis gazetaran konferencon
kaj proparolanto Zhang Qiyue esprimis opinion de Chinio pri la
problemo de Palestino kaj Israelo.
Zhang Qiyue diris, ke Chinio deziras rekomencon de intertraktado
inter Palestino kaj Israelo pere de la intervidigho sub la interpacigo
de la internacia socio kaj fruan efektivighon de kompleta daura
paco en Mez-Oriento. Lastatempe Palestino kaj Israelo alprenis
serion da aktivaj rimedoj por akceli pacan proceson en Mez-Oriento.
Chinio alte taksas kaj subtenas ilian aktivadon kaj esperas, ke
ambau flankoj daure kunlaboros kun la paciga klopodo de la internacia
socio kaj kiel eble plej frue rekomencos intertraktadon.