Antau
nelonge Khalid Malik, prezidanto de la 58-a Ghenerala Asembleo de
UN, publikigis la nomojn de la organizoj kaj individuoj, kiuj ricevis
premion de UN en la kampo de homaj rajtoj. Prezidanto de la China
Federacio de Kripluloj Deng Pufang estas unu el ili. Li estas la
unua chino, kiu ricevis tiun premion.
La
premio estis starigita lau la rezolucio n-ro 2217 aprobita de la
Ghenerala Asembleo de UN en 1966, kaj en 1968 UN unuafoje donis
tiun premion kaj chi-jare estas la 7-a fojo por la premiado. Chiuj
premiitoj estas organizoj au individuoj, kiuj faris elstarajn kontribuojn
por akceli kaj protekti homajn rajtojn.
Deng
Pufang estas elstara gvidanto de la aferoj protekti rajtojn de chinaj
kripluloj kaj fama socia aktivisto. Dum multaj jaroj li dedichis
grandan atenton al la afero de chinaj kripluloj kaj faris gravan
kontribuon por plibonigi la staton de la chinaj kripluloj.
|