|  
                  La 
              7-an de decembro china chefministro Wen Jiabao flugis al Nov-Jorko 
              kaj komencis la 4-tagan viziton al Usono. Tio estas la unua fojo 
              por Wen, kiu vizitas tiun landon kiel la china chefministro. Krom 
              Nov-Jorko, li vizitos ankau Vashingtonon kaj Bostonon.  
                Invitite 
              de la usona prezidanto, kanada chefministro, meksikia registaro 
              kaj etiopa chefministro, Wen faros viziton al la supre menciitaj 
              4 landoj de la 7-a ghis la 16-a de decembro kaj cheestos la malferman 
              ceremonion de la Dua Ministra Konferenco de la China-Afrika Kunlabora 
              Forumo en Etiopio. 
              
             |