Unua-pagho >> Aktualajhoj


China fraulino okupas la trian lokon en konkurso de mondaj fraulinoj, 2003

    La 6-an de decembro, finighis la 53-a konkurso de mondaj fraulinoj en Sanya, Hainan-provinco, Chinio. Tia konkurso unuafoje okazis en Chinio. Irlanda fraulino Rosanna Davison estis kronita kiel la nova monda fraulino. Kanada Nazanin Afshin-Jam okupis la duan lokon kaj china Guan Qi la trian.

    La 21-jara china fraulino Guan Qi el Jilin-provinco surscenighis en rugha ceremonia vesto kun draka kaj feniksa brodajhoj che la fronto kaj china nodo che la dorso.

    Tia konkurso komencighis en 1951. Origine ghi estis parto de la novjara aktivado en Britio kaj nun ghi estas destinita por mondpaco, virina modelo kaj helpo al malsataj kaj kriplaj infanoj kun la celo premii sanajn kaj bonkorajn belulinojn.