La
8-an de decembro, 2003, china chefministro Wen Jiabao cheestis tagmanghon
donitan de la Asocio de Usonaj Bankieroj en Nov-Jorko kaj tie faris
paroladon titolitan "Por la nova situacio de la china-usona
ekonomi-komerca kunlaboro". En la parolado li prezentis 5 principojn
por la china-usonaj ekonomi-komercaj rilatoj.
Wen
diris, ke rememorante la 25-jaran historion de la china-usonaj ekonomi-komercaj
rilatoj, oni devas lerni gravajn lecionojn kaj spertojn, kaj ke
li volas prezenti 5 principojn por disvolvi la justan komercon kaj
ekonomian kunlaboron inter la du landoj. Ili estas jenaj:
A.
Reciproka profito. La du landoj devas turni sian atenton chefe al
la ghenerala situacio, konsiderante ne nur siajn proprajn interesojn,
sed ankau alies interesojn;
B.
Meti la problemon pri disvolvo sur la unuan lokon kaj solvi la konflikton
pere de disvolvo de la ekonomi-komerca kunlaboro;
C.
Ludi la rolon de la duflanka ekonomi-komerca sistemo de kunordigo
kaj ghustatempe interkonsilighi por eviti akrighon de la kontraudiroj;
D.
Egale interkonsilighi, serchi komunan grundon kaj konservi malgrandan
diferencon kaj kiel eble plej malmulte limigi kaj puni;
E.
Ne politikigi la ekonomi-komercan problemon.
Wen
diris, ke tiuj 5 principoj estas konstruitaj surbaze de la kadro
de la Monda Komerca Organizo kaj fundamentaj principoj de la internacia
komerco kaj ili estas necesaj por ghuste koni kaj bone trakti chiujn
eblajn malkonkordojn en la china-usona komercado. La kerno de tiuj
principoj estas disvolvo, egaleco kaj reciproka utilo, dum disvolvo
estas movforto kaj egaleco estas antaukondicho kaj reciproka utilo
estas celo. Li diris, ke tio estas komplete konforma al disvolvo
de la konstrueca kunlaborado de la du landoj.
|