Unua-pagho >> Aktualajhoj


Nova dogana regularo de Chinio praktikighos

    La 9-an de decembro respondeculo de la Ghenerala Administracio de Dogano de Chinio konigis la novan doganan regularon pri importo kaj eksporto de la China Popola Respubliko kaj koncernajn aferojn en la gazetara konferenco okazigita de la Informa Oficejo de la Shtata Konsilantaro. Li diris, ke la nova regularo estos praktikata ekde la unua de januaro, 2004.

    Lau la nova regularo oni faris koncernan shanghon pri la imposttarifo. Por komplete praktiki la koncernan interkonsenton de la Monda Komerca Organizo (MKO) kaj plenumi la promesojn de Chinio che ghia aligho al MKO, la nova regularo prenas koncernajn regulojn de MKO kiel devigajn postulojn.

    La konkretaj rimedoj estas jenaj:

A. Nuligi kaj revizii la leghojn kaj regulojn nekonformajn al la principoj de MKO, praktiki nediskriminacian principon, protekti medion por justa konkurenco kaj firme defendi la unuecon de la shtataj leghoj kaj komercaj politikoj en la praktikado;

B. Iom post iom mallevi la dogantarifon kaj nuligi chiujn neraciajn impostojn;

C. Reformi la operaciojn de doganoj lau la postuloj de MKO pri faciligo de la importado kaj eksportado sub la premiso de efika kontrolado;

D. Plirapidigi la malkashecon de la doganaj kaj policaj aferoj por krei justan, malkasheman kaj antauvideblan medion de importado kaj eksportado.